Attila Bozay
Attila Bozay [bozai], hungare Bozay Attila estis hungara komponisto, profesoro, instruisto, citristo kaj bekflutisto.
Attila Bozay naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1939 en Balatonfűzfő - mortis la 14-an de septembro 1999 en Budapeŝto.
Biografio
Attila Bozay frekventis muzikajn mezlernejojn en Tarhos kaj Budapeŝto, poste muzikan ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1957-1962. Poste tuj li ekinstruis en Szeged en muzika faklernejo, poste li laboris en Hungara Radio. Li plulernis staĝon en Parizo en 1967. Ekde 1979 li instruis komponadon en la Muzikakademio Franz Liszt, dume li ankaŭ koncertadis. Li havis diversajn postenojn en diversaj muzikaj societoj. Li ricevis premion Kossuth en 1990, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj komponaĵoj (elekto)
- 2 operoj
- diversaj ĉambraj muzikoj precipe por piano, violonoj, citroj
- kantato por poemoj de János Pilinszky
- diversaj komponaĵoj por korusoj
- korusaj religiaj kantoj
- konĉertoj
- baleta muzikaĵo
Fontoj
- Hungara Vikipedio