Attila Nagy-György
Attila NAGY-GYÖRGY [nadj-djoerdj] estas rumania hungara romkatolika eklezia verkisto. Li naskiĝis en Târgu Mureș la 11-an de aŭgusto 1969.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Attila Nagy-György pristudis teologion en Alba Iulia, Brixen kaj Innsbruck kaj li doktoriĝis pri teologio en tiu de la lasta (1998). Inter 1994-96 li estis helppastro en Braŝovo, parokestro de 1998 en Zărnești, de 2000 li estis porjunulara pastro en Alba Iulia.
Libroj[redakti | redakti fonton]
- Ifjúság és egyház "5 perccel 12 előtt" (Mv. 1997);
- Nagy-György Ferenc Képekben és versekben. Mv. 2001. kunulaŭtoro).
- A Szentháromságról a közösségben studaĵo en volumo de Pannonhalma Nagytalálkozó 2000 (Bp. 2000).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- RMIL Arkivigite je 2016-04-16 per la retarkivo Wayback Machine