Attila Nagy (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Attila Nagy [nadj], hungare Nagy Attila estis hungara aktoro kaj reĝisoro.

Skulptaĵo pri Attila Nagy

Attila Nagy naskiĝis la 12-an de februaro 1933 en Pácin - mortis la 13-an de majo 1992 en Budapeŝto.

Biografio

Attila Nagy frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1951-1955 en Budapeŝto, poste li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Miskolc). Post unu jaro li partoprenis la revolucion, tial poste li estis en malliberejo. En 1961 li liberiĝis kaj aliĝis al Teatro Petőfi (Veszprém), baldaŭe al Teatro Thália (Budapeŝto) kaj Nacia Teatro (Szeged). En 1986 li ekreĝisoradis en Teatro de Kecskemét. Ekde 1990 li estis parlamentano. Li ricevis 4 premiojn inter 1966-1983.

Liaj roloj (selekto)

  • 22 kinejaj filmoj inter 1954-1985, ekzemple Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo), 1964
  • 21 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj), ekzemple Tizennégy vértanú (Dek kvar martiroj), 1970; Rózsa Sándor (Sándor Rózsa), 1971; Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post unu horo), 1971; A fekete város (La nigra urbo), 1971
  • kvarfoje li reĝisoradis, ekzemple Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo)
  • diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Othello - Jago; Mór Jókai: József Katona: Bánk Bán (Banuso Bánk) - titolrolo; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo) - Ádám

Memorigiloj

Fontoj