Atuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kartludoj atuto estas tiu emblemo, kiu estis elektita por havi superecon super la ceteraj emblemoj. Kutime ĉiu atuta karto superas ĉiun neatutan karton.

La reguloj pri elektado de la atuto varias de ludo al ludo: en iuj ludoj ĝi estas anoncita de iu ludanto, en aliaj ĝi estas elektita hazarde, en ankoraŭ aliaj ĝi estas fiksita por ĉiam.