Aubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aubert
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 659 (0659-11-30)
Morto 18-an de junio 725 (0725-06-18) (65-jaraĝa)
en Avranches
Lingvoj franca
Okupo
Okupo pastro
vdr

Aubert aŭ pli ĝuste Autbert, laŭ la Revelatio[1] estis episkopo de Avranches kiu vidis en sonĝo la arkianĝelon Sankta Mikaelo ordononante konstruon de sanktejo sur la Monto Sankta Mikaelo. La nomo de la episkopo Aubert aperas antaŭ la 11-a jarcento en neniu alia teksto, oni trovas ĝin nur en postaj tekstoj bazitaj sur la Revelatio. Tial kaj pro la proprecoj de la episkopo, ŝajnas ke temas pri fikcia persono kiu simbolas antaŭkristanajn tradiciojn.

La fondiĝo de la Monto Sankta Mikaelo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Revelatio, Autbert vidis en sonĝo la arkianĝelon, kiu postulis konstruadon de sanktejo sur la pinto de la monto Tombo por honori la sanktulon ne nur sur la monto Gargano, sed ankaŭ tie ĉi. Dum la episkopo meditis la aferon por certigi ĉu vere estis disendita sonĝo, li ricevis duan vizion. Sed ankaŭ tiun ĉi li ne obeis, sed preĝis por certiĝi pri la vizio. Samtempe virbovo estis ŝtelita kaj kaŝita sur la monto. La tria averto ordonis al Autbert, iri tuj al la monto, kaj ne plu foriri ĝis finkonstruo de la sanktejo. Por pruvi tion oni montras ankoraŭ hodiaŭ la ŝtonon kie sidiĝis la episkopo kaj kiun markis la arkianĝelo per fingrospuro. Demandante sin kie konstrui la sanktejon la episkopo ricevis anĝelan mesaĝon ke la loko estu tie, kie estis ligita la virbovo, kaj por la grandeco, ĝi estu la tuta loko, kiun la virbovo tretis. Post tio li liberigu la virbovon kaj ĝi estu redonita al sia posedinto. Kiam Autbert kunigis homojn por purigi la lokon, ili trovis grandegan nemoveblan ŝtonon, kiun fine sukcesis forpuŝi nur Blain, laboristo kaj patro de 12 filoj, kun la helpo de Sankta Mikaelo. La episkopo ankoraŭ ne certis pri la grandeco de la konstruaĵo, kaj tial roso kovris la monton kaj restis seka nur la loko kie la sanktejo estis konstruota. Kaj fine la episkopo laŭdante Dion kaj petante helpon de la arkianĝelo eklaboris.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teksto verkita per kleriko el la episkopejo de Avranches antaŭ la jaro 867
  • Revuo Le Chasse-Marée - ArMen, marto 2000, Aux origines du Mont-Saint-Michel, Marc Déceneux