Audignies
| Audignies | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Bavay | |
| Urbestro | S-ro Edmond Carpentier 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59570 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59031 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 260 (1999) | |
| Loĝdenso | 71 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°17′16″N 3°48′46″O / 50.28778°N, 3.81278°OKoordinatoj: 50°17′16″N 3°48′46″O / 50.28778°N, 3.81278°O | |
| Alto | 129 m - 159 m | |
| Areo | 3,66 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Audignies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 260 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Audignies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Audignies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Audignies etendiĝas sur 3,66 km².
Historio[redakti]
Audignies estas unu el la malmultaj vilaĝoj de Francio, el kiu neniu denaskulo mortis dum la Unua mondmilito.
Vidindaĵoj[redakti]
Estas en Audignies kastelo de la 15-a jarcento. Ĝi estis parte klasifikita kiel Monumento historia en 1984 [1]. La konstruado de tiu kastelo estis atribuita al Guillaume de Sars (1370-1438), filo de Alard (kromnomita la Liono de Sars).
Administrado[redakti]
Audignies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.