Auferstehungskirche (Essen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auferstehungskirche en Essen

La Auferstehungskirche Essen estas evangela preĝejo el la jaro 1929 en la sudorienta kvartalo de la urbo Essen. Ĝi validas kiel modela konstruaĵo de la moderna preĝejokonstruado en Eŭropo, la najbaroj ĝin simple nomas „Tortopreĝejo“, pro ĝia aspekto.

Konstruhistorio

La konstruado de la domo laŭ planoj de Otto Bartning okazis en 1929/30, je la pinto de la granda depresio. La plej malmultkosta ofertanto por la realigo, firmao el Dortmund, rajtis komenciĝi per la konstruado nur post fondado de filio en Essen, per kio ĝi povis pruvi , ke ĝi donas salajratan laboron al civitanoj de Essen.

Otto Bartning realigis per ĉi tiu objekto sian vizion de ekspresionisma stelopreĝejo, kiu en 1922 furoris. Temas pri simpla centrokonstruaĵo sur cirkloforma plano kun kradotraba skeleto el ŝtalo de la firmao Friedrich Krupp AG el Essen, je diametro kaj alteco de proksimume 30 metroj, kiu havas betonmantelon kiel protekto kontraŭ korodo. La liberaj facoj inter la pilastroj estas plenigitaj per brikoj. Per la konstrumaterialoj ŝtalo, betono kaj briko Bartning sin identigis kaj kun la modernismo kaj ankaŭ kun la regiono, en kiu staras la preĝejo. La domo povas enpreni proksimume 700 personojn.

La internon regas malhelgriza stuko, kiun kontrastas la helgrize-brunetaj pilastroj kaj balkonbalustradoj samkiel la kampo ĉirkaŭ predikejo kaj altar. La buntaj fenestrobendoj estas eroj de la vando, kiu al tiuj przentas trankvilan kadron.

La arĥitekto volis eviti ŝajnetoson, kiun li antaŭvidis je la uzado de tradiciaj, sed ĝuste ne plu enmodaj konstruformoj kaj konstrumaterialoj.

Dum la Dua Mondmilito la domo estis grave difektita kaj parte ruinigita. Rekonstruado laŭ simpligita formo okazis en 1948. La 14-an de februaro 1985 la domo eniĝis en la monumentoliston de la urbo Essen.[1]

Ekipaĵo

Laŭ Horst Schwebel la arĥitekturo de Auferstehungskirche submetiĝas al la sentenco „La liturgio kiel konstruestro“. Bartning komprenis la evangelan diservon kiel prediko-diservo por la kunveninta paroĥanaro. Pro tio li grupigis la publikon (akceptante la tradicion de la luteraj predikopreĝejoj el la baroko) ĉirkaŭ la predikanton, kiu unuaflanke ekde la suden direktita predikejo ĝin frontas al la aŭskultantaro per la vorto, sed aliaflanke, ĉar sur cirklarko kun ĝi, estas samranga al ĝi.

La ideon de komuneco, kiu plej profunde sin esprimas en la komunio, plifortigas la ronda formo. Tiel la konstruaĵo realigis, kion Bartning programe postulis de la arĥitekturo: ke la konstraĵo respegulu la spiriton de tio, kio okazas en ĝi.

En la mezo de la preĝejo, kiel centro de la plano, staras baptujo el kupro. Tiu simboligas, ke la eklezio evoluas el la bapto. Ĉirkaŭ la akvopelvo estas stampita la bapto-ordono laŭ Mateo 28,19-20.

Vitropentraĵo

Interna vidaĵo de la kupolo kun fenestroj de Jan Thorn Prikker

La originala vitroprovizo de la tri fenestroringoj tavoligitaj unu super la alia de proksimume 170 kvadrataj metroj kaj en la flankaj ĉambroj novgeedza koridoro, sakristio, sakristianoĉambro, necesejoj – verkoj de la moderna nederlanda vitropentristo Jan Thorn Prikker – estis detruitaj dum la milito. Helpe de mondonacoj la vitropentrejo de Hein Derix el Kevelaer rekonstruis inter 1999 kaj 2007 surbaze de la originalaj planoj.[2]

La grizo, supren heliĝanta, geometrie formita, en la meza ringo surmetita per kristanaj simbolo kaj pravortoj, enbuŝiĝas en orflavan facon. Tiu ĉi maniero de la lum- kaj vidkonduko simbole respegulas lam okazon, kiu donis al la preĝejo ĝian nomon Auferstehungskirche (Auferstehung = reviviĝo de Kristo).

En la tiel nomata „Feierkirche“ (komuniejo), sub la ĥora kaj orgena balkon en la okcidento de la preĝejo, troviĝas tri luksege formitaj fenestrovitroj blanknigre-koloraj pri la temo „Mi estas la pano de la vivo“.

Sonoriloj

La kvar sonorilojn el gisŝtalo en la firstotureto gisis en 1929 ŝtaluzino el Bochum. Ili estas agorditaj laŭ la komenco de la ĥoralo Wachet auf, ruft uns die Stimme; iliaj tonoj estas b0, d♯1, f♯1 kaj g♯1.

Orgeno

La tria orgeno el la metiejo de Karl Schuke, Berlino, datiĝas el 1987. Ĝi havas 21 klarkonturajn sonajn registrojn konformajn al la idealo de la orgenmovado kaj meĥanikan traktilaron.

Muziko ĉe Auferstehungskirche

Post la Dua Mondmilito en 1949 Ursula von den Busch, tiama kantorino ĉe Auferstehungskirche, fondis la Junularkantoraron je Essen. Intertempe ĉe Auferstehungskirche ekestis krom la Junularkantoraro variaj infanĥoroj, la ĉambroĥoro kaj la kantoraro. Kantorino Stefanie Westerteicher, kiu tenas ekde 1995 sian postenon, insistas pri tio, ke ĉiu el la ĥoroj havas apartan artisman profilon. Ekzemple la kantoraro respondecas precipe la prezentadon de grandaj oratorioj, Junularkantoraro kaj ĉambroĥoro okupiĝas pri eklezia nurvoĉa muziko, kaj la infanĥoroj regule prezentas kantoteatraĵojn. Krom tio Stefanie Westerteicher vivigis diversajn koncertarojn, ekzemple Poezio kaj muziko, kiuj kunstampas la kulturan vivon de la urbo Essen.

Post la senkonsekrado de la Nova Paŭlo-Preĝejo 2007 ankaŭ la blovensemblo Bläserchor der Neuen Pauluskirche estrata de Andreas Roth kaj la consortium paulinum hejmas en Auferstehungskirche. La consortium paulinum fondiĝis en 1993 ĉe la Nova Paŭlo-Preĝejo en Essen-Huttrop. Estrate de Martin Sauerbrei la ensemblo por malnova muziko okupiĝas pri la prezentomaniero de instrumenta muziko el malfrua renesanco kaj frua baroko. La repertuaro de la ensemblo entenas solistajn kantverkojn, instrumentajn verkojn por malgrandaj kaj grandaj ensembloj kaj plurĥorajn verkojn por miksitaj kantaj kaj instrumentaj okupantaroj. La instrumentoj de consortium paulinum estas kopikonstruaĵoj de historiaj modeloj. Temas pri baroktrombono, klariono, liuto, gambovjolo, dulciano kaj renesanca bekfluto.

Graveco

Laŭ arĥitekto Wolfgang Jean Stock (*1948) Auferstehungskirche estas unu el la kvar modelkonstruaĵoj de moderna preĝejkonstruado en Eŭropo. Ĝia originalo staras ekspoziciate kiel modelo de elstaraj protestantaj preĝejoj en la Deutsches Historisches Museum je Berlino.

La paroĥanaro ĉiam havis malakordan opinion pri la konstruaĵo, la ronda preĝejo en la verkaro de Otto Bartning. Komence pro sia eksterkutima formo ironie nomate cirko, ĝi ricevis pli malfrue la moknomon tortopreĝejo (pro la simileco al ĝeedzigfesta torto). Intertempe ĝi atingis estimon kiel varie kaj inventeme uzebla diserva kaj komunika ejo de alta spirita kvalito.

Referencoj

  1. Monumentolisto de la urbo Essen
  2. Retaj informoj pri la vitropentraĵo.

Literaturo

Eksteraj ligiloj