August Johann Rösel von Rosenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Johann Rösel von Rosenhof
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1705 (1705-03-30)
en Arnstadt
Morto 27-an de marto 1759 (1759-03-27) (53-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj germana vd
Alma mater Academy of Fine Arts, Nuremberg vd
Familio
Edz(in)o Elisabeth Maria Rösel von Rosenhof vd
Infanoj Katharina Barbara Rösel von Rosenhof vd
Profesio
Okupo pentristo • lepidopterologio • ilustristo • natursciencisto vd
Laborkampo entomologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

August Johann Rösel von Rosenhof (naskiĝinta en la 30-a de marto 1705 sur kastelo Augustenburg en Arnstadt, mortinta en la 27-a de marto 1759 en Nürnberg) estis germana miniaturpentristo, natursciencisto kaj entomologo. Per liaj precizaj, tre detalaj bildoj de insektoj li estis rekonita kiel grava figuro en moderna entomologio.

Paĝo el prirana libro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el "nobelgento de Aŭstrio", Rösel estis naskita kiel Johannes Rösel. Tio estis modifita en 1853, sendube en la honoro de lia onklo, la bestopentristo Wilhelm Rösel von Rosenhof. La patro de Rösel mortis kiam li estis junega kaj estis lia onklo kiu peris al li artistan edukon. Lia baptopatro estis Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel kiu ankaŭ malkovris kaj subtenis lian talentegon. Li daŭrigis artostudojn de arto ĉe la Akademio de Nurenbergo (1724-1726) kie li iĝis tre talenta pentristo de portretoj kaj de miniaturoj, kio rajtigis lin iri Kopenhagon al la reĝa kortego en 1726: tien nvitis vin onklino, kiu estis ĉambristino de la tronheredanto kaj postaj reĝo Kristiano la 6-a (Danio). Röselhof ne volis resti pli ol du jarojn en Danlando sed pluvojaĝi al Nederlando. Sed pro malsano li devis interrompi la vojaĝon jam en Hamburg.

Renormaliĝante post malsano, li malkovris la verko de Maria Sibylla Merian Metamorphosis insectorum Surinamensium (1647-1717) en kiuj ŝi priskribis la insektojn kaj aliajn bestojn kiujn ŝi observis en Surinamo. Rösel ne plu pensis pri Nederlando, iris al Nürnberg kaj ricevis la civitanecon. Li havis la ideon skribi kaj ilustri similan libron pri la germana faŭno.

En 1737, li geedziĝis kun Elisabeth Maria, la filino de la kirurgo, fiziologo kaj poeto Michael Bertram Rosa. Lia arta talento donis al li plentaŭgan reputacion tiel ke li perlaboris la vivon komforte pentrante kaj povis uzi sian libertempon por observi insektojn, amfibiojn kaj reptiliojn en la naturo. Li kolektis ovojn kaj larvojn por elkovi kaj bredi ilin hejme kaj por studi ties evoluojn kaj ŝanĝiĝojn. Inter 1730-30 Rösler pli kaj pli iĝis naturscienculo; li frekvenis la Universitaton de Altdorf kaj rajtis uzi sciencan literaturon de la kuracisto Georg Leonhard Huth. Laŭ instruoj de la matematikisto, fizikisto kaj astronomo Johann Gabriel Doppelmayr Rösler eĉ konstruis efikan sunmikroskopon.

Liaj detalaj observaĵoj, pli utiligite ankoraŭ per tre belaj ilustraĵoj, estis publikigitaj en du grandaj libroj. La unua kun la titolo Insecten-Belustigung, aperis en 1740 kaj estis dediĉita al la insektoj kaj aliaj senvertebruloj kiel la aktinioj. Lia klasifiko de la insektoj sekvis naturan sistemon kaj li estas rigardita kiel unu el la patroj de germana entomologio. Kvarono estas preskaŭ monografio de la araneo Araneus diadematus. La priskribo de la besto estas ilustrita per ses platoj kiuj montras la diferencojn en vario de la kolorigo de la specio. Ili ankaŭ montras internajn dissekciojn. Rosenhof interesiĝis pri la produktado de silko sed li konfuzis la anuson kun la malfermo de silkproduktantaj glandoj.

Li publikigis poste, inter 1753 kaj 1758, Historia naturalis Ranarum nostratium, verkon dediĉitan al ranoj. La kvalito de la laboro, aparte de ĝiaj ilustraĵoj, faras ĝin unu el la plej belaj tiuteme. Rosenhof prezentis la vivociklon de ĉiuj specioj ekzistantaj en Germanio, kaj iliajn anatomion kaj ostaron. La dua parto de la verko, aperis en 1758. Ĝi estas komencita fare de Albrecht von Haller (1708-1777).

Rösel tiam komencis similan laboron sur la lacertoj kaj la salamandroj sed cerba atako paralizis lin kaj li mortis iomete pli poste. Multaj priskriboj de specioj faritaj fare de Karolo Lineo estas bazitaj sur la priskriboj de Rösel!

La akrido Metrioptera roeseli estis nomita por li.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Symposium zum 250. Todestag von August Johann Rösel von Rosenhof am 27. März 2009, veranstaltet von der Naturhistorischen Gesellschaft Nürnberg und der Deutschen Gesellschaft für Herpetologie und Terrarienkunde. Sekretär, Beiträge zur Literatur und Geschichte der Herpetologie und Terrarienkunde. Vol. 9, Heft 2 (2009).
  • Biografio ĉe NDB.
  • Manfred Niekisch: August Johann Rösel von Rosenhof : Künstler, Naturforscher und Pionier der Herpetologie, eine Einführung zum Reprint der "Historia naturalis ranarum nostratium - Die natürliche Historie der Frösche hiesigen Landes", 2009 (Historia naturalis ranarum nostratium ; Teilbd. 1).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]