August Kościesza-Żaba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kościesza-Żaba, August

pola etnologo
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1801 (1801-04-23)
en Krāslava
Morto 3-a de januaro 1894
en İzmir
Lingvoj francakurda
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Imperial University of Vilna
Familio
Frat(in)o Napoleon Feliks Żaba
Okupo
Okupo diplomatoorientalisto • etnologo
vdr

August Kościesza-Żaba, blazono Kościesza (naskiĝis en 1801 en Krasław, Latvio, mortis la 3-an de januaro 1894 en Izmiro) estis filo de Dominik Żaba kaj Anna Holownia - pola orientalisto kaj diplomato en la rusa servo.

Li studis orientajn lingvojn en Sankt-Peterburgo (1824-1828). Laboris kiel tradukisto en rusaj konsulejoj en Jafo kaj Smyrna (Izmiro), en la jaroj 1848-1866 estis rusa konsulo en Erzurum. De 1856 interkomprene kun Rusa Akademio de Sciencoj kolektis kaj esploris literaturaĵojn pri kurdoj. Parto de lia kolekto troviĝas en la Biblioteko de Sankt-Peterburgo. Kun la dua edzino Helena Giraud havis filinon, kiu estis edzino de barono Leopold de Testa.

Esplorante kutimojn de kurdoj, rezultojn de sia laboro publikigis en la franca lingvo: Receueil des notices et récits de la littérature et des tribus du Kourdistan (1861). Krome li prilaboris la unuan francan-kurdan vortaron (1879).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Marie de Testa & Antoine Gautier, Auguste de Jaba (1801-1894), diplomate orientaliste russe et la connaissance de la langue kurde, in Drogmans et diplomates européens auprès de la Porte ottomane, éditions ISIS, Istanbul, 2003, pp. 441-461.