August Röckel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Röckel
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1814 (1814-12-01)
en Graz
Morto 18-an de junio 1876 (1876-06-18) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Frat(in)o Eduard Röckel
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

August Röckel (naskiĝinta la 1-an de decembro 1814 en Graz; mortinta la 18-an de junio 1876 en Budapeŝto) estis germana dirigento kaj komponisto. Li estis la filo de Joseph August Röckel kaj la nevo de Elisabeth Röckel.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Röckel, Joseph August Röckel, estis tenoro, ĥorestro kaj teatroentreprenisto, kiu interalie kantis la rolon de Florestan en la unua prezentado de la 2-a versio de Fidelio (1806). Kun li jam frue li konatiĝis la teatran vivon en Vieno, Parizo kaj Londono kaj fariĝis dum unu el ĉi tiuj vojaĝoj vidatestanto de la Julia Revolucio.

Post la fino de sia muzika edukado fare de sia onklo Johann Nepomuk Hummel li estis kelkajn jarojn kapelmajstro de la vajmara koregoteatro. Tie li ankaŭ komponis sian operon Farinelli. Post tio li fariĝis muzikdirektoro en Bamberg kaj iris en 1843 al Dresdeno, kie li sub Richard Wagner ĉe la kortegoteatro fariĝis ankaŭ muzikdirektoro. Sub la impreso de la muziko de Wagner li rezignis pri prezentado de sia propra opero, kiun li estis sendinta al Dresdeno. Kun Wagner ekestis liga amikeco, ĉefe en la fazo de la Maja Ribelo je Dresdeno.

Röckel estis fervora respublikano, amikiĝis interalie kun Miĥail Bakunin kaj eldonis en Dresdeno la gazeto „Volksblätter“ kiel komunikilo de la respublikanoj, en kiu ankaŭ Wagner publikigis artikolojn, ekzemple la vokon „Die Kunst und die Revolution“. Post la fiaskinta ribelo en Dresdeno Röckel estis kaptita kune kun Bakunin kaj mortkondamnita, dum kiam Wagner povis eskapi al Zuriko. La mortkondamnoj pli malfrue estis ŝanĝitaj en kondamnoj al mallibereco. Dum kiam Bakunin povis fuĝi, Röckel devis pasigi dektrijaran malliberecon sur fortikaĵo Königstein kaj en la pundomo je Waldheim kaj estis ellasata nur januaron de 1862, kiel lasta „majo-malliberulo“.

Dum la mallibereco li ricevis de Wagner multajn leterojn, en kiuj Wagner faris multklarigajn eldirojn pri la Der Ring des Nibelungen, kiuj kiel fonaj informoj klarigas la revolucian kaj socialkritikan karakteron de la vagnera ĉefverko. Dum la mallibereco Röckel verkis la libron „Sachsens Erhebung und das Zuchthaus zu Waldheim“ [La ribelo de Saksujo kaj la pundomo je Waldheim]. En la jaro 1862 la du revidis sin en Wiesbaden-Biebrich, kie restis Wagner dum proksimume unu jaro, por komponi Die Meistersinger von Nürnberg.

Röckel aktivis post tio nur kiel verkisto kaj redaktisto kaj loĝis ekde 1863 en Frankfurto ĉe Majno. En 1866 li transloĝiĝis al Munkeno, pli malfrue al Vieno. En 1872 li suferis apopleksion, de kiu li ne plu saniĝis. Li mortis finfine post longa malsano ĉe sia filo en Budapeŝto.

En la vilaokvartalo de la dresdena urboparto Kleinzschachwitz, same kiel ankaŭ en la urboparto Graupa de Pirna, strato estas nomata laŭ li.

Letero de Richard Wagner[redakti | redakti fonton]

La 25-an de januaro 1854 Richard Wagner skribis leteron el sia ekzilejo en Zuriko, dum kiam li komponis sian ĉefverkon Der Ring des Nibelungen, al la malliberulo August Röckel unu el siaj plej gravaj leteroj. Li kritikis en ĝi la ĝeneralajn socialajn cirkonstancojn kaj la senpotencon de unuopulo kaj alvenis al la opinio, ke oni nur helpe de la arto povas malfermi la okulojn de la homaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]