Auguste Blanqui

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Louis Auguste BLANQUI (Ludoviko Aŭgusto BLANKIO) alinomita l'Enfermé (la enkarcerigito), (n. 8-an de februaro 1805 en Puget-Théniers (Alpes-Maritimes) m. 1-an de januaro 1881 en Parizo) estis franca socialista revolucia respublikano. Lia kromnomo ŝuldiĝas al la fakto ke li pasigis la plej grandan parton de sia vivo (pli ol 36 jaroj) en karceroj.

Carbonaro de 1824 li enmiksiĝis en ĉiujn respublikajn konspirojn de tiam. Li eniris la gazeton de Pierre Leroux "Le Globe" en 1829 kaj poste partoprenis la Revolucion de 1830 kaj aniĝis al la respublika societo "Amis du peuple" (Amikoj de la popolo). Li ligiĝis kun Buonarotti, Raspail kaj Barbès kaj fondis kun tiu la Société des saisons (Societo de la sezonoj) en 1837. Arestita en 1839 post malsukcesa insurekcio li restis enkarcerigita ĝis 1848. Liberigita li asociiĝis al ĉiuj parizaj manifestacioj de marto ĝis majo. Arestita post la 15-a de majo li estis kondamnita por dekjara enkarceriĝo. Amnistiita nur en 1859, li denove estis kondamnita en 1861. Dum tiuj jaroj ekorganiziĝis blankiista partio kun sekcioj. Elektito de la Pariza Komunumo dum li estis enkarcerigita ekster Parizo li estis liberigita nur en 1879. Li tiam travojaĝis Francion kaj diskonigis siajn ideojn en sia gazeto "Ni Dieu Ni Maître" (Nek Dio Nek Mastro). Li mortis la 1-an de januaro 1881 kaj lian entombigon sekvis cent miloj da homoj al la tombejo "Père Lachaise".

Liaj ideoj (blankiismo) inspiris la revolucian sindikatismon de la finoj de la 19-a jarcento. Li estis heroa gvidanto de la laborista movado kaj inspiris la francajn revoluciojn de respektive 1830, 1848 kaj 1871. Li suferis persekutojn kaj enkarcerigojn, li eĉ estis kondamnita je morto kaj malsaniĝis je tuberkulozo. Li estis deportita post la Komunumo en Nov-Kaledonio en la Pacifiko.

Ideologio

Kiel socialisto, Blankio favoras justan dispartigon de la riĉaĵoj en la socio? Sed blankiismo diferenciĝas de aliaj socialismaj tendencoj de tiu ĉi epoko. Unuflanke, male al Karlo Markso, Blankio ne fidas je la unuranga rolo de la laborista klaso, nek al al la amasmovadoj: li opinias, male, ke la revolucio devas esti faro de eta kvanto da homoj, kiuj establas perforte portempan dikatatorecon. Tiu ĉi periodo da transira tiranieco devas ebligi ĵeti la bazojn de nova sociordo, k poste redoni la povon al la popolo. Aliflanke, Blankio okupiĝas pli pri la revoluico ol pri la socio, kiu ĝin sekvu: se lia penso baziĝas sur precizaj socialismaj principoj, ĝi nur malofte iras ĝis antaŭvidi socion pure k reale socialisman. Li laŭ tio malsamas dis de la utopiistoj. Por la blankiistoj, la renverso de la burĝa sociordo k la revolucio estas celoj memsufiĉaj, almenaŭ dum komenca tempo. Li estis unu el la nemarksismaj socialistoj de sia epoko.

Bibliografio

Frontpaĝo de l'Enfermé



Eksteraj ligiloj

greke Bibliografio kaj 1 (franclingve) greke Biografio (franclingve) greke elektitaj tekstoj (franclingve) greke L'éternité par les astres. (1872) greke Liberpensuloj

Ŝablono:LigoElstara