Auguste Forel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Auguste-Henri Forel en 1860
Auguste-Henri Forel en 1899

Auguste FOREL (naskiĝis la 1-an de septembro 1848 en Morges, kantono Vaŭdo; mortis la 27-an de julio 1931 en Yvorne, kantono Vaŭdo) estis svisa kuracisto, psikiatro en Burghölzli kliniko apud urbo Zuriko kaj mondfama scienculo, internaciisto, mondcivitano, pacifisto. En 1914 verkis traktaĵon: "por unuiĝinta naciaro". En 1920 konvertiĝis al Bahaismo Lia portreto estis presita sur la plej valora monbileto de mil svisaj frankoj. Ĝi cirkulis inter 1978- 1998. Unue li lernis Volapukon kaj poste li dum 20 minutoj lernis Esperanton post la 2-a Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo 1906 kaj eĉ verkis artikoleton en Esperanto.

Li estis tre favora al psikoanalizo - enkondukis en la juran kriminalan pun-kodon "la ne plenan konscion de krimofarinto": Lia plej konata libro La seksa problemo ... Diri la veron sen ĉirkaŭfrazo, sed kun luma pureco, honesta malkaŝemo kaj scienca tekniko, tamen scianta resti homa kaj simpatia, jen la maniero, en kiu Forel sukcesis verki tiun libron. En la scienca mondo eĉ pli konsiderataj estas liaj laboroj pri la homa cerbo, kiun li volonte komparis kun tiu de la formikoj. Gvidanto de la kontraŭ-alkohola movado ... Li verkis egalbone france aŭ germane. Fidela membro de UEA, al kiu li regule pagis sian kotizon. Forel subtenis nian movadon, en kiu li vidis grandan ilon por forigi malsaĝajn barilojn inter homoj kaj popoloj.

(P., Esperanto, 1931, paĝo 137.)

Pri Esperanto li diris:

"Esperanto jam en la praktiko montris sin kiel fonetika kaj bonsona mondlingvo. Ĝi estas tre facile legebla, parolebla kaj skribebla.
Sufiĉas ĉie instrui ĝin en la lernejoj por ekhavi sur la tuta tero simplan, reciproke kompreneblan lingvon.
Estas eble paroli Esperanton tute flue, mi mem konvinkiĝis pri tio ĉe la internacia dua universala Esperanto-kongreso en Ĝenevo 1906. Per Esperanto homoj de ĉiuj lingvoj komprenas unu la alian tre facile, kaj ĝia literaturo estas jam tre ampleksa.
Ne estas vere, ke la uzado de Esperanto ne estas praktike realigebla. Tiu ĉi lingvo uziĝas jam multe kaj al ĝi mankas ankoraŭ nur oficiala enkonduko. Mi ekzemple priskribis specon de formikoj en Esperanto ne trovante malfacilaĵojn che la kreo de diversaj esprimoj.
Estas fakto, ke la malamikeco inter la popoloj ekzistas parte sur bazo de diverseco religia, parte sur bazo de diverseco en la lingvoj. Tio, kion oni nomas nacio-malamikeco, kauziĝas precipe nur de diverseco en la lingvoj." (in: "Kendte maends udtalelser". Centra Dana Esperantista Ligo. Kopenhago. 1925)
Asertoj far A. Forel pri rasa eŭgeniko 

En la t.n. pratempo oni pli rigore ekstermis la "patologiajn cerbojn" ĉar ili damaĝis la sanan kernon de svisa popolo. La unuformeco de raso estas foje avantaĝo - sed foje noca.

Bastardoj pli ofte naskiĝas pro genero de pli alte evoluanta viro- tre rare blankulino seksumas kun negro August Forel, kvankam socialisto , estis forte influita de teorio pri rasoj. Li eĉ konigis, ke alkoholismo estas hereda malsano. Lia lerninto Alfred Ploetz estis kunfondanto de rasa higiena instituto en nazia germanio. Alia kunlaboranto, la sviso Ernst Rüdin kun psikiatroj el nazia germana tria regno, per la teorio de August Forel kontribuis al la ekstermo de handikapuloj. Laŭ lia propono multaj virinoj kaj viroj eĉ pro socialaj kaŭzoj estis sterilizitaj. Ankaŭ unu virino parenca al Forel estis sterilizita.- En jaro 1928 la svisa kantono Vaŭdo, (sed ankaŭ en aliaj kantonoj de Svislando) laŭ lia instigo enkondukis leĝon por sterilizado de menshandikapitoj- la leĝo nur estis abolita en jaro 1985.

August Forel estis stampita de sia epoko - imperiisma kaj totalisma. Almenaŭ li foje subskribis deklarojn kontraŭ antisemitismo kaj rasismo.

Rete legeblas[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Auguste Forel » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»