August Kerckhoffs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Auguste Kerckhoffs)
August Kerckhoffs
Persona informo
Naskonomo Jean Guillaume Auguste Victor François Hubert Kerckhoffs
Naskiĝo 19-an de januaro 1835 (1835-01-19)
en Nuth
Morto 9-an de aŭgusto 1903 (1903-08-09) (68-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj Volapukofrancanederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Lieĝo
Okupo
Okupo lingvisto • kriptologo • matematikisto
vdr

August KERCKHOFFS ([aʊ̯ˈɡʊstə ], Esperantigite Aŭgusto Kerkhofs; naskiĝis la 19-an de januaro 1835 en Nuth (Nederlando), mortis en 1903 en Parizo), profesoro de Supera Lernejo de Komerco, estis la ĉefa volapukisto en Francio kaj ricevis la titolon dilekel de volapukistaro. Li per bone skribitaj lernolibro kaj vortaro de Volapük multe kontribuis al ĝia disvastigo. Sed li mem multe pli substrekadis la praktikan valoron de la internacia lingvo (laŭeble uzebla por komercaj celoj) ol abstraktan riĉecon de lingvoformoj. Li klopodis, ke la lingvo estu pli simpla kaj natura, t. e. pli simila al eŭropaj etnolingvoj kaj tiusence li faris kelkajn lingvoŝanĝojn (ekzemple enkondukis analitikan fleksion kaj firman vortordon). Tio kaŭzis konflikton kun Johann Martin Schleyer, opinianta la lingvon sia propraĵo kaj rezervante nur al si mem ĝian ŝanĝeblon.

Kerckhoffs estis la unua prezidanto de la akademio de volapuko, Kadem Volapüka (1887-1891), kaj dum sia prezidanteco li postulis reformojn. Fine li proponis sian propran projekton Nuvo-Volapük.

Antaŭ lerni Volapukon, Kerckhoffs estis lingvisto, studante precipe la kriptografion, kaj verkis en 1883 "La cryptographie militaire", unu el la plej famaj verkoj pri la afero. Estas principo kun lia nomo kiu estas uzata en komputiko: "algoritmo kriptografia vere sekura devas resti tiel ankaŭ post publikiĝo".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kerckhoffs, Auguste: Cours complet de Volapük, Paris: 1886 (144 p.), PM 8953.K39
  • Kerckhoffs, A. & Harrison, I. H.: International commercial language. Complete course of Volapük…, Paris: Hachette, 1888 (177 p.)
  • Kirchhoff, Alfred: Volapük. Hilfsbuch zum schnellen und leichten Erlernen…, Halle: Waisenhaus, 1887 (48 p.)
  • Kirchhoff, Alfred: Volapük, or Universal language: a short grammatical course, London: S. Sonnenschein, 1888 (47 p.), 408.915 K632