Auguste Mariette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Mariette en Bulonjo-ĉe-Maro.
Mariette by Nadar, ca.1861

Edouard Auguste MARIETTE (naskiĝis je 11-a de februaro, 1821 en Boulogne-sur-Mer, mortis la 19-an de januaro, 1881 en Kairo) estis ĉefa arkeologo kaj egiptologo de sia gereracio. Li fondis la Egiptan Muzeon en Bulako apud Kairo.

En 1848 li fariĝis oficisto de la egipta fako de Louvre. En 1850 li foriris al Egiptio kaj esploris la nekropolon en Memfiso, ĉe kio li malkovris Serapejon, tombejon de sanktaj virbovoj Apisoj. La franca registaro liberigis monon por plua esplorado, kies rezulto estis malkovro de multaj mastaboj.

En 1854 li revenis en Parizon, sed en 1858 li jam denove vojaĝis al Egiptio. Kedivo Said nomumis lin direktoro de ĉiuj elfosejoj en la teritorio de la antikvaj setlejoj. En Bulako li fondis faman muzeon, kie estis akumulataj ĉiuj trovaĵoj. Kedivo Ismailo nomumis lin paŝao.

Fine de la vivo li havis problemojn kun diabeto, kiu por tempe paralizis liajn piedojn.

Li estis ankaŭ aŭtoro de rakonto, laŭ kiu liainstige Antonio Ghislanzoni kaj Camille du Locle verkis scenaron por la opero Aida de Giuseppe Verdi. La opero estis destinita por inaŭguro de la Sueza kanalo, sed Verdi ricevis la scenaron malfrue, la kanalon inaŭguris Rigoletto, dum Aida premieris nur post du jaroj.

Por studi hieroglifojn estas gravaj liaj sciencaj verkoj.

Verkaro

  • Le Sérapéum de Memphis (Serapejo de Memfiso, 1857)
  • Notice des principaŭ monuments du musée de Boulacq (Notoj pri ĉefaj monumentoj de muzeo en Bulako, 1864)
  • Abydos (1870-1880)
  • Les papyrus égyptiens du musée de Boulacq (Egiptaj papirusoj en la muzeo de Bulako, 1871 ĝis 1877)
  • Monuments divers (Diversaj monumentoj, 1872-1879)
  • Denderah (1873-80)
  • Karnak (Karnako, 1875)
  • Les listes géograph. des pylônes de Karnak (Geografiaj kartoj de pilonoj en Karnako, 1875)
  • Deir-el-bahari (1877)
  • Les Mastabas de l'ancien empire (Mastaboj de la antikva imperio, 1882-1889)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.uni-bamberg.de/split/romlit/mitarbeiter/gier/aidawien.doc greke http://www.mnsu.edu/emuseum/information/biography/klmno/mariette_auguste.html greke http://members.tripod.com/~ib205/apis_4.html greke http://www.egyptologyonline.com/egyptologists.htm