Auguste Rodin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auguste Rodin
Auguste Rodin, franca skulptisto
Auguste Rodin, franca skulptisto
Persona informo
Naskonomo René François Auguste Rodin
Naskiĝo 12-a de novembro 1840
en Parizo, Francio
Morto 17-a de novembro 1917
en Meudon, Francio
Tombo Villa des Brillants
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École nationale supérieure des arts décoratifs
Subskribo Auguste Rodin
Familio
Patro Jean Baptiste Rodin
Patrino Marie Cheffer
Edz(in)o Rose Beuret Mignon
Amkunulo Camille Claudel • Gwen John
Okupo
Okupo skulptisto • grafikartisto • desegnisto • fotisto • pentristo • konstrua desegnisto • gravuristo
Verkoj La Pensanto
Bronza Epoko
La Burĝoj de Calais
La Pordoj de Infero
Amoro kaj Psiĥo
The Kiss
Monument to Balzac
vdr

Auguste RODIN (François-Auguste-René Rodin) (naskiĝis la 12-an de novembro 1840 en Parizo, mortis la 17-an de novembro 1917 en Meudon) estis franca skulptisto, unu el la plej eminentaj skulptistoj de la moderna epoko. Li ludis gravan rolon en la arto de la malfrua 19-a jarcento.

Eble lia plej fama verko estas la bronza skulptaĵo, La Pensanto.

Vivo

Auguste Rodin naskiĝis la 12-an de novembro 1840, ĉe la numero 3 de la strato Arbalète en Parizo, en kamparo-devena kaj malriĉa familio. Lia patro, Jean-Baptiste, estas normanddevena, lia patrino Marie Cheffer estas lorendevena. Per la unua edziĝo de sia patro kun Gabrielle Cateneau, li havas bofratinon, Clothilde, kiu verŝajne estis forigita el la familio post la dua edziĝo de Jean-Baptiste. Auguste havas pli aĝan fratinon, Maria.

Rodin devenis el konservativa familio de oficistoj; lia patro laboris ĉe policadministracio. En la jaro 1853, Rodin, 13-jara, estiĝis lernanto en Ecole Spéciale de Dessin et de Mathématiques. Postajare li ŝanĝis al Ecole des Arts Décoratifs. Tie li restis ĝis la jaro 1862. Dume li vane provis estiĝi studento ĉe la fama Ecole des Beaux-Arts.

Kiam lia fratino mortis en 1862, Rodin spertis krizon kaj iĝis membro de la ordeno de la Pères du Saint-Sacrement. Ekde lia eniro li havis la rajton por ĉiam fari artverkojn.

2 jarojn poste Rodin estiĝis lernanto de Albert-Ernst Carrier-Belleuse, kie li restis ĝis la jaro 1870. Post ilia disiĝo en Bruselo li finfine ricevis publikajn mendojn kaj laŭdon.

Por studi la verkojn de Michelangelo li vojaĝis en 1875 al Italio kaj li revenis en 1877 al Parizo por studi gotikajn katedralojn. Ekde 1879 ĝis la jaro 1882 li laboris por fabriko de porcelanaĵoj en Sèvres. En 1883 Camille Claudel estiĝis la lernantino de Rodin kaj poste lia amatino.

Kiam Rodin loĝis ekde 1894 en Meudon, li gvidis rondon el junaj verkistoj kaj artistoj.

Ĉe la Internacia ekspozicio en Parizo en 1900 oni montris en pavilono Rodin 171 verkojn de li. Dum la jaroj 1905 kaj 1906 Rainer Maria Rilke laboris kiel privata sekretario por Rodin. En la Hôtel Biron, la nuna Musée Rodin, Rodin instalis en 1907 pluan atelieron.

En februaro 1917, li edziĝis 76-jara kun sia vivkunulino Rose Beuret. Auguste Rodin mortis la 17-an de novembro 1917 en Meudon.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda