Augustin Reinhard Stricker

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Augustin Reinhard Stricker (* ĉ. 1680; † 1718/19? en Heidelberg) estis germana komponisto de kantatoj kaj operoj. Li estis antaŭulo de Johann Sebastian Bach kiel kapelmajstro ĉe la princa kortego je Köthener.

Vivo

La junaĝajn jarojn de Stricker ankoraŭ vualas mallumo. Eble li pasigis kelkan tempon en Italio, ĉar la antaŭparolo de liaj italaj kantatoj aludas restadon tie. La unua dokumentebla dato estas lia servo kiel ĉambromuzikisto en la berlina kortegokapelo de reĝo Frederiko la 1-a de Prusio ekde februaro 1702.

En 1705 li edzinigis en Berlino la kantistinon Catharina Elisabeth Müller, kiu akompanis lin al liaj postaj laborejoj, kie ŝi ankaŭ sin prezentis kiel soloisto. En decembro 1706 okazis la unua prezentado de lia opero „Sieg der Schönheit über die Helden“ okaze de la geedziĝfesto de la posta „soldatoreĝo“ Frederiko Vilhelmo. La teksteldonaĵo de la berlina kortegopoeto kaj ceremoniestro Johann von Besser raportas, ke Stricker ne nur komponis parton de la muziko, sed ankaŭ rolis kiel dio Neptuno sur la scenejo. Plua granda festopero de Besser, „Alexanders und Roxanen Heyrath“, aperis okaze de la tria geedziĝo de Frederiko la 1-a en novembro 1708. Ĉifoje la kompleta komponaĵo devenis de Stricker. La tiam nur 14-jara princo Leopoldo de Anhalt-Köthen kunlaboris kiel dancisto. Georg Philipp Telemann ĉeestis la du prezentadojn; ankaŭ Johann Mattheson poste raportis pri tio.

Post la morto de Frederiko la 1-a en la jaro 1713 la soldatoreĝo malfondis la berlinan kortegokapelon, kaj kelkaj el la muzikistoj tuj transloĝiĝis al la kortego de Leopoldo en Köthen (Anhalt), kien Stricker sekvis ilin en 1714 por transpreni kapelmajstro la direktadon de la novfondita kortegokapelo. Stricker tie pasigis tri jarojn kaj en 1715 publikigis volumon da profanaj kantatoj. Komence de 1717 li forlasis Anhalt-on. Jam en la sama jaro Johann Sebastian Bach subskribis la kontrakton kiel lia sukcedanto.

En majo 1717 Stricker laboris mallongtempe ĉe la kortego je Gotha, sed jam en julio li kunlaboris kiel ĉambrokomponisto de la elektoprinclando Palatinato en Neuburg an der Donau je pastiĉo „Crudeltà consuma amore“. Plua pastiĉo tie ekestis en marto de 1718. Jam en la sama jaro li transloĝiĝis kun sia familio al Heidelberg, kie lia filo estis baptita en decembro 1718. Baldaŭ post tio li evidente mortis en Heidelberg.

Verkoj

  • Sieg der Schönheit über die Helden (opero, teksto de Besser). Berlino 1706
  • Alexanders und Roxanen Heyrath (opero, teksto de Besser). Berlin 1708
  • Opera Prima. Erster Theil, bestehend in 6 Italienischen Cantaten à voce sola, worzu Violino oder Hautbois Solo accompagniret. Componiret von Augustino Reinhardo Stricker, HochFürstl. Anhaltscher Capell-Meister. Cöthen: Anton Löffler 1715
  • Crudeltà consuma amore (pastiĉo). Neuburg 1717
  • L'amicizia in terzo overo il Dionigio (pastiĉo). Neuburg 1718
  • Krome ekzistas 1 konĉerto kaj 4 sonatoj.

Literaturo

  • Renate Brockpähler: Handbuch zur Geschichte der Barockoper in Deutschland. Emsdetten 1964
  • Gerhard Dünnhaupt: Personalbibliographien zu den Drucken des Barock, Band I, Stuttgart: Hiersemann 1990, S. 542. ISBN 3-7772-9013-0
  • G. M. Grohs: August Reinhold Stricker, Hofkapellmeister vor J. S. Bach: Neue Erkenntnisse im Umfeld Bachs in Köthen, in: Concerto 20 (2003), 26-30
  • Ulrich Leisinger: Vokale Kammermusik im Köthner Umfeld ... im Kontext von Strickers italienischen Kantaten, in: Cöthener Bach-Hefte 11 (2003), 28-40
  • Curt Sachs: Musik und Oper am kurbrandenburgischen Hof. Berlin 1910
  • Hans-Joachim Schulze: Von Weimar nach Köthen - Risiken und Chancen eines Amtswechsels, in: Cöthener Bach-Hefte 11 (2003), 9-27
  • MGG XVI (2006), 173-174