Aurél Dessewffy (reĝa juĝisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aurél Dessewffy
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1846 (1846-01-16)
en Bűdzentmihály
Morto 28-an de marto 1928 (1928-03-28) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Bűdzentmihály
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Emil Dessewffy
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Grafo Aurél Dessewffy [deĵOfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dessewffy Aurél estis hungara reĝa juĝisto, juristo, politikisto, membro (direktora en 1883) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis cserneki [ĉerneki] kaj tarkői. Lia patro estis Emil Dessewffy. Aurél Dessewffy [1] naskiĝis la 16-an de januaro 1846 en Bűdszentmihály. Li mortis la 28-an de marto 1928 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aurél Dessewffy frekventis universitaton en Pest (urbo). Post la jura diplomo li plulernis en Germanio. Hejmenveninta li estis submotario en Szabolcs, baldaŭe li havis postenon en la ministerio. En 1869 li edziĝis. Inter 1874-1883 li estis parlamenta deputito, fine eĉ parlamenta prezidanto. En 1906 li estis elektita prezidanto de la senato. En 1910 li forlasis la politikadon, tamen en 1917 li estis elektita lastfoje reĝa juĝisto. Ekde 1927 li estis membro de la supera ĉambro.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Közlekedés ügyében tárgyalt kérdések (1881)
  • A gazdakör hitelügyi bizottságának emlékirata (1884)

Fontoj[redakti | redakti fonton]