Aurignac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aurignac
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Sudo-Pireneoj
Departemento Haute-Garonne
Arondismento Saint-Gaudens
INSEE kodo 31028 [+]
Poŝtkodo 31420
Kodo laŭ INSEE 31028
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Pierre Marquois
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 980 (1 999)
Loĝdenso 3 300 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 43°13′10″N 0°52′49″O  /  43.21944°N, 0.88028°O / 43.21944; 0.88028 (Aurignac) (mapo) Koordinatoj: 43°13′10″N 0°52′49″O  /  43.21944°N, 0.88028°O / 43.21944; 0.88028 (Aurignac) (mapo)
Alto 400 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 17,95 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Aurignac
43° 13′ 10″ Nordo 0° 52′ 49″ Oriento / 43.2194 °N, 0.88027 °O / 43.2194; 0.88027 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aurignac [+]
vdr

Aurignac (parolu: Orinjak) estas komunumo en la Haute-Garonne departemento en suda-okcidenta Francio, rande de la Pireneoj. Ĝi estas la sidejo de la kantono de Aurignac (loĝantaro 4,160; kunigita el 19 komunumoj). Ĝi estas parto de la antikva regiono konata kiel la „Comminges“.

Geografio

Aurignac, mezepoka fortikaĵo

La urbo Aurignac situas 60 km sudokcidente de Toulouse, en averaĝa alteco de 400 m super marnivelo en regiono de montetoj konata kiel Petites Pyrénées (Malgrandaj Pireneoj). Aurignac estas superregata de spino-forma monteto sur kiu la malnova urbo estas konstruita kun la restaĵoj de 12a jarcenta kastelo ĉe la supro.

Historio

Aurignac estas plej fama pro malkovro, farita de Édouard Lartet en 1860 pri prahistoriaj restaĵoj en apudaj kavernoj. Tiuj restaĵoj gvidis al la difino de la Aŭrinjaka kulturo, Aurignac estas la tipejo por ĉi tiu grava epoko de la homa prahistorio. Modernaj homoj (Kromanjon-homo) vivis en Afriko jam antaŭ 160.000 jaroj. En Eŭropo ili alvenis antaŭ proksimume 40.000 jaroj, tiam ilia kulturo aperas jam tre vigla kun gravaj progresoj en la uzo de iloj kaj la evoluado de figura arto. La homoj de Aŭrinjakejeno estis la unuaj modernaj homoj en Eŭropo.

La ĝustaj devenoj de la urbo ne estas difinita, kvankam la 1957 eltrovo de la restaĵoj de romia loĝejo, kun puto-konservita banujo-domo, je 2.5 km de la nuna urbo sugestas ke la areo estis loĝita dum la Gaŭla-Romia periodo. En 777 monaĥejo de benediktanoj estis fondita en Aurignac kiel dependeco de la Abatejo de Sankta Tiberio en la diocezo de Agde. La unua sciata oficiala informo estas de 1109, koncerne al Roger d'Aurignac, la Senjoro de la urbo. En 1234, Bernardo la 5-a, Kalkulo de Comminges, ricevis la teritorion de sia patrino. De 1240, li konstruis kastelon (la Château d'Aurignac) sur la monteto, ĉirkaŭ kiu la vilaĝo evoluis.

Inter la 1300-aj jaroj kaj 1600-aj jaroj Aurignac estis unu el la pli gravaj urboj de la Comminges, kun ĉirkaŭ 40 komunumoj en ĝia dependeco, kaj grava centro de komerco, bazita sur la produktado de potfarado kaj ledo kaj tenanta oftajn merkatojn kaj foirojn. Dum la francaj militoj de religio (1562-1598) la Comminges restis katolika kaj Aurignac fariĝis grava militista centro. Ĝia loĝantaro estis registrita kiel 2,500 en 1699.

Henriko la 4-a ordonis la detruon de la kastelo en la fruaj 1600-aj jaroj kaj, kvankam ĝi estis ankoraŭ parte loĝita en 1627, ĝi falis en neuzeco ne longe poste. Ĉio kio restas hodiaŭ estas la preĝejo, kun turo sur la pinto de la monteto kaj kelkaj remparoj, kiuj estis inkluzivitaj en domoj.

Muzeo

En 1968, muzeo de prahistorio estis establita pri kolekto de Aŭrinjakejenaj homfaritaĵoj. Pro mizera ekipado de la domo la muzeo estis fermita en 2006, planata estas pli granda muzeo kaj biblioteko ĉe la suda rando de la urbo.

Loka ekonomio

La ĉefaj industrioj de la urbo estas ŝtonminado kaj agrikulturo. Relative al sia modesta grandeco ĝi havas altan nombron de vendejoj kaj lokaj komercoj, krom policejon (gendarmerie) kaj du lernejojn kiu servas por ĉiuj komunumoj de la kantono.

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo de Aurignac [1] konsultita la 16an de Okt 2006
  • Concise Britannica - Aurignacian [2] konsultita la 16an de Okt 2006
  • Aurignacian, The First Modern Humans [3] konsultita la 4an de Nov 2006
  • History of the Keep - Urbodomo de Aurignac
  • Aurignac, Histoire et Monuments, A. Algans, privata publikado
  • Aurignac, Franca Vikipedio [4] konsultita la 20an de Okt 2007