Aurora (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭroro
filmo
Originala titolo Aurora
Produktadlando  Litovio
Originala lingvo litova
Kina aperdato 2012
Daŭro 120 minutoj
Ĝenro sciencfikcia filma dramo
Reĝisoro(j) Kristina Buožytė
Produktisto(j) Ieva Norvilienė
Scenaro Kristina Buožytė kaj Bruno Samper
Muziko de Peter Von Poehl
Ĉefrolantoj Jurga Jutaitė
Marius Jampolskis
Šarūnas Bartas
IMDb
vdr

Aurora - ekster Litovio ankaŭ prezentata je anglalingva titolo Vanishing Waves ("malaperantaj ondoj")- estas litova kaj litovlingva kineja filmo de la reĝisorino Kristina Buožytė, kiu produktiĝis en 2011 kaj publikiĝis en 2012. Temas pri amhistorio en sciencfikcia mondo, en kiu neŭrosciencisto eksperimentas per la pensoj kaj memoroj de komata juna virino. Fakte la filmo estas internacia kunlaboraĵo al kiu kontribuis ankaŭ francoj kaj belgoj, kaj la muzikon kontribuis la sveda komponisto Peter Von Poehl.

La filmo gajnis eksterproporcie multajn honorigojn de la nacia kinopremio Sidabrinė gervė ("arĝenta gruo"), atribuita en majo 2013, ne nur en la kategorio "plej bona filmo", sed ankaŭ pri "lej bona aktoro" (Marius Jampolskis), "plej bona aktorino" (Jurga Jutaitė), "plej bona reĝisoro" (Kristina Buožytė), "plej bona scenaro" (Kristina Buožytė kaj la franco Bruno Samper), plej bona kameraisto (Feliksas Abrukauskas) kaj "plej bona filmmuziko" (la sveda komponisto Peter Von Poehl). Jam antaŭe, en julio 2012 ĝi estis honorigata per speciala mencio en la Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]