Aurresku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dancisto dancanta aurresku, kaj muzikistoj fone antaŭ preĝejo.

La honora aurresku (ohorezko aurreskua, en eŭska origine) estas danco eŭska dancata kutime kiel omaĝo. Ĝi estas ludata fare de ĉistulari (muzikisto kiu ludas fluton kaj tamburon) kaj de dantzari (dancisto). Tiu danco estas ege populara kaj tradicia en nuptoj, omaĝoj kaj publikaj ceremonioj en la nordo de Hispanio: nome Eŭskio, Navaro kaj ne tiom en kelkaj areoj de la provinco de Burgos.

Dancas nur viroj omaĝe de viroj aŭ de virinoj, pli tradicie de virinoj, ekzemple filino de urbestro. El strio de dancistoj fakte aurresku estas la unua kiu dancas antaŭ la virino aŭ omaĝato. Oni havas ruĝan ĉapelon en mano, krom ruĝa zono kontraste kun tre blanka vesto. Oni saltas kaj oni levegas piedon eĉ super kapalto. Poste dancas la sekvantoj.