Ausbund

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ausbund estas la plej malnova kantaro de la rebaptisma movado. Diserva uzo okazas ankoraŭ nuntempe en la nordamerikaj paroĥoj de la amiŝoj. Estas la plej malnova kolekto da ekleziaj kantoj, kiu seninterrompe ĝis nun estas uzata en kristana eklezio [1].

La plej malnovaj kantoj de Ausbund estas unuarange kantoj de sufera eklezio en malamikema medio. En ilia centro staras la martireco de tiuj, kiuj serioze volas esti kristanoj. Ili tamen ne nur respeguligas funebron kaj malesperon, sed ankaŭ la konscion de la portateco fare de Dio. Ekzistas ĉiam pli kialoj por danki al Dio ol por plendi al li la suferon. Tion interalie reprezentas la kanto n-ro 131 el Ausbund: O Gott, Vater, wir loben dich und deine Güte preisen wir (Ho Dio, ni laŭdas vin kaj gloras vian bonecon), kion la amiŝoj ĝis en la nuntempo kantas je la komenco de ĉiu diservo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Friedmann: Ausbund. En: Global Anabaptist Mennonite Encyclopedia Online

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]