Aŭstralia signolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Auslan)
Novzelanda signolingvo
angle Australian Sign Language (Auslan)
signolingvomoderna lingvo
BANZSL
Parolata en Aŭstralio
Parolantoj 10 100
Signantoj ĉ.14 000
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sgn-AU
  ISO 639-3 asf
  Glottolog aust1271
Angla nomo Auslan
Franca nomo auslan
vdr

La aŭstralia signolingvo (angle Australian Sign Language, kutime mallongigita Auslan), estas signolingvo uzata en Aŭstralio. Temas pri la unua aŭ preferata lingvo de proksimume 14 000 surdaj homoj en Aŭstralio. La lingvo utiligas spacon kaj engaĝas movojn kaj aranĝojn de la manoj, korpo, vizaĝo, kaj kapo. Multaj miloj da homoj kiuj estas ne surdaj ankaŭ uzas Auslan, kiel parencoj de surdaj homoj, signolingvaj interpretistoj kaj tiuj, kiuj havas alian kontakton kun la aŭstralia surda komunumo.

Kiel la novzelanda signolingvo (NZSL), ĝi evoluis el la brita signolingvo de la 19-a jarcento, kaj retenas la saman manlibran alfabeton, gramatikon, kaj similan vortprovizon. BSL, Auslan kaj NZSL kune povas nomiĝi BANZSL.