Ferrera GR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ausserferrera)
Ferrera
Blazono de Ferrera
Ausserferrera

Ausserferrera
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Schams
Koordinatoj  46° 33′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 46.55000 °N, 9.43333 °O / 46.55000; 9.43333 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 46.55000 °N, 9.43333 °O / 46.55000; 9.43333 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 75,46 km²
Alteco 1316 m super marnivelo
Poŝtkodo 7444 Ausserferrera
7445 Innerferrera
Komunumkodo 3713
Mapo de Ferrera

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Ferrera estas komunumo de la komunumaro Schams kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 88 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La tre vasta teritorio de la komunumo Ferrera konsistas el la du vilaĝoj Innerferrera (en la romanĉa lingvo Calantgil) kaj Ausserferrera (en la romanĉa lingvo Farera) kaj la eksklavo Scengio-Pasejo, ĉirkaŭ la baraĵo de la Lago de Lei en la itala Valo de Lei.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ferrera limas en nordo al Andeer, en nordoriento al Salouf, en oriento al Riom-Parsonz, en sudoriento al Mulegns, en sudsudokcidento al Avers, en sudsudokcidento al Piuro (Italio), en sudokcidento al Madesimo (Italio), kaj en nordokcidento al Sufers.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ferrera situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka vojo de Andeer al Avers, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio, per kiu ĝi estas konektita al la publika transportreto. La eksklavo ĉe la baraĵo de Lago de Lei atingeblas per tunelo de la komunumo Avers.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento ankoraŭ 80% de la loĝantaro parolis la romanĉan lingvon. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 vivis nur ankoraŭ unu sola romanĉlingvano en Ausserferara kaj 2 romanĉlingvanoj en Innerferrara, tiel ke oni devas bedaŭrinde konsideri la romanĉan lingvon en Ferrara praktike mortinta.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ferrera datiĝas el la 12-a jarcento kiel Farreira. Dum mezepoko Ferrera apartenis al la episkopo de Koiro, kiu ĝis donis kiel feŭdo al la Senjoroj de Vaz. En la jaro 1338 la tuta Schams kune kun Ferrera transiris al la Grafoj de Werdenberg. Post la perdita Milito de Schams la Grafoj de Werdenberg devis revendi la valon al la episkopo de Koiro, de kiu la loĝantaro de Schams sin liberaĉetis en la jaro 1458. Ferrera tiam fariĝis najbararo de la tribunalkomunumo Schams, en kiu ĝi formis malaltan civiltribunalon kun Andeer kaj Pignia. En la jaro 1837 Ferrera disiĝis al Innerferrera kaj Ausserferrera, kiuj formis ek de la administracia reformo de Kantono Grizono de la jaro 1851 komunumoj de la komunumaro Schams en la distrikto Malantaŭa Rejno.[1] En la jaro 1962 la teritorio okcidente de la Scengio-Pasejo, ĉirkaŭ la baraĵo de la Lago de Lei konstruita en la jaro 1960 estis kadre de teritoriointerŝango koncedita de Italio al Svislando kaj atribuita la la komunumo Innerferrera. Je la 1-a de januaro 2008 la komunumoj Ausserferrera kaj Innerferrera estis reunuigitaj al la hodiaŭa komunumo Ferrera. [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]