Austin 12/4 LL Taksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Austin 12/4 LL Taksio
Jen Austin 12/4 Taksio, 1937
Austin 12/4 Taksio, 1937
Jen Austin 12/4 Taksio, Louwman Museum
Austin 12/4 Taksio, Louwman Museum
Produktanto Austin
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio Taksio
Modeloj
Sekvanta modelo Austin FX3
vdr

Austin 12/4 LL Taksio[redakti | redakti fonton]

Will Overton, direktoro de aŭto-negoco Mann and Overton kiu vendis taksiojn en Londono ekde 1906, alparolis Herbert Austin pri modifo de la ĉasio de Austin 12/4 por ke ĝi povu konformiĝi kun la "Kondiĉoj de Taŭgeco"[1] de Londono. Sekve, ĉasio de Austin 12/4 estis modifita, kun karoserioj el pluraj karoseriistoj.

Tial ke la entuta alteco de la taksio estis pli alta ol la konkurenco, ĝi ricevis moknomon 'High Lot' (alta loto) sed tiu ĉi dezajno donis multan lokon al la cilindraj ĉapeloj de klientoj. Ĝi baldaŭ pli bone vendiĝis ol la Beardmore kaj Morris versioj. Apogante sin per siaj sukcesoj, nova modelo, la 'Low Loader' (malalta) estis enkondukita en 1934.

Austin FX3 kaj FL1[redakti | redakti fonton]

Post la Dua mondmilito Mann and Overton decidis ke ili bezonis pli ĝisdatan dezajnon. Sekve estis konsentite ke Austin provizos la motoron/ĉasion kun la karoserio provizota de Carbodies en Coventry, kvankam la karoserio estis fine dezajnita de ĉefdezajnisto Jim Stanfield de Austin. En 1948 nova Austin Taksio aperis sur la stratoj, nomita la FX3, ĝi baldaŭ fariĝis ĉefo de la merkato. Kvankam en 1952 dizelmotoro de Ferguson estis havebla kiel transformo, en 1954 Austin produktis sian propran 2.2 litran dizelmotoron kiel originan munton. Ankaŭ produktita estis la FL1, la sama modelo sen platformo por pakaĵoj apud la ŝoforo sed anstataŭe ĝi havis benkon kaj la taksi-signo estis forigita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]