Austin Richardson

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Austin RICHARDSON [riĉardsn], anglo, abato, prof. de la angla lingvo en Instituto St. Louis, Bruselo. Naskiĝis en la 21-a de oktobro 1843 en Amugnoabah apud Bombay, ĉiam en Angla Hindio, de anglikanaj gepatrojn Augustin Richardson kaj Catherine Jeanne Boye Cocheteŭ. Pro la dolorega morto de sia juna edzo, kiu estis armekuracisto, lia patrino baldaŭ poste reiris Anglujon. Fariĝis, 21-jaraĝe, katoliko en 1864 kaj pastriĝis en 1873. kelkajn monatojn antaŭ sia pastriĝo li fariĝis instruisto de la Bazaj Lernjaroj ĉe la Instituto Saint-Louis. Dum la instruo-periodo en Saint Louis, li multe aktivis por la unuiĝo de la Eklezioj, precipe por la reveno de anglikanoj al la katolika Eklezio; li batalis por pacismo kaj flamiĝis je la fino de sia vivo por la celoj de Esperanto. Li esperantistiĝis oktobre de 1906 (63-jaraĝe). Li mortis la 20-an de aŭgusto 1913 en Bossey (Haute-Savoie).

Vojaĝante al la UK en Bern kaj al la 4-a Kongreso de IKUE en Roma, pasigis kelkajn tagojn ĉe s-ino Maria Milsom (al kies konvertiĝo li influis per Esperanto), en Bossey, Francujo, por prepari la farotaĵojn de la du kongresoj. Sed la morto trafis lin tie en la 19-a de aŭgusto 1913 pro subita sufokatako. Diservon, okazintan por li, en la 26-a de aŭgusto dum la UK en Bern, partoprenis ankaŭ Zamenhof. Estis animo de la katolika Esperanto-movado, prezidanto de IKUE kaj de Belga Katolika Ligo Esperantista, direktoro de „Espero Katolika“, vic-prezidanto de Belga Ligo Esperantista. Predikis ĉe la UK 1907 en Cambridge. Defendis Esperanton kontraŭ Idistaj atakoj.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Fontoj [redakti]

Kopirajto
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto
Bonvolu kontroli interrete la tekston.
  • Kromfolio de "Juna Esperantisto", n-ro8-9, 1913, p. 29 (informo pri mortotago)