Auswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auswil
Blazono de Auswil
Blazono de Auswil
Blazono de Auswil
Vilaĝeniro de Auswil
Vilaĝeniro de Auswil
Vilaĝeniro de Auswil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 8′ 15″ N 7° 50′ 0″ O / 47.13750 °N, 7.83333 °O / 47.13750; 7.83333 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 15″ N 7° 50′ 0″ O / 47.13750 °N, 7.83333 °O / 47.13750; 7.83333 (mapo)
Areo 4,65 km²
Alteco 459 m super marnivelo
Poŝtkodo 4944
Komunumkodo 0322
Mapo de Auswil
Mapo de Auswil
Mapo de Auswil
vdr


Pri la komunumo

Auswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 650 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Auswil situas en la Svisa Mezlando proksimume 10 kilometrojn sude de la urbo Langenthal. La komunumo Auswil konsistas el la vilaĝoj Oberauswil, Unterauswil, Hermandingen, Aerbolligen kaj Rohrbachberg. En sudo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de la rivero Langete.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,65 km², de kiuj 11,4% estas kovritaj de arbaro, 82,6% servas por agrikulturo kaj 4,95% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Auswil limas en nordo al Madiswil, en oriento al Gondiswil, en sudo al Huttwil, kaj en okcidento al Rohrbach. Auswil ne disponas pri konekto al la publika tranpsortreto.

Trafiko

Auswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka vojo de Rohrbach. Auswil ne disponas pri konekto al la publika transportreto. La stacidomo de Rohrbach ĉe la fervojlinio Langenthal al Huttwil tamen troviĝas en distanco de nur 1 km de la komunumocentro de Auswil.

Historio

La unua dokumenta mencio de Auswil datiĝas el la jaro 855 kiel Ouvistwilare. La mezepoka Burgo Rohrbachberg, kiu estis en la 12-a jarcento posedaĵo de kiburgaj vasaloj, en la jaroj 1318 kaj 1323 estis detruita de bernanoj. Ĝis en la 19-a jarcento, kiam la komunumo sendependiĝis Auswil apartenis al la komunumo Rohrbach, al kies paroĥo ĝi eklezie ankoraŭ apartenas. Kiel Rohrbach Auswil apartenis dum mezepoko al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 1504 ĝi kun Rohrbach estis vendita al la urbo Berno.[2]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Auswil en Historia Leksikono de Svislando (2009-09-01)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj