Automated Transfer Vehicle

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kosmoŝipo ATV
Jules verne at iss.jpg
Priskribo
Funkcio: Provizi la Internacian Kosmostacion je brulaĵoj, akvo, aero, ktp.
Ŝipanaro: Ne homporta
Dimensioj
Alto: 10,3 m
Diametro: 4,5 m
Utila ŝarĝo: ~9 000 kg

La kosmoŝipo Automated Transfer Vehicle ("aŭtomatigita translokiga veturilo", mallongigo: ATV) estas aŭtomata ne homporta kosmoŝipo desegnita por la Eŭropa Kosma Agentejo por provizi la Internacian Kosmostacion je brulaĵo, akvo, aero, utila ŝarĝo kaj eksperimentaĵoj. Ĝi povas ankaŭ plialtigi la orbiton de la kosmostacio.

Ĉiu kosmoŝipo estas lanĉita per raketo Ariane 5 ekde Kourou, Franca Gvajanio. Post du tagoj da flugado ĝi aŭtomate endokiĝos en la rusan modulon Zvezda de la Internacia Kosmostacio. La unua, ATV-001 Jules Verne, estis lanĉita la 9-an de marto 2008. La dua, ATV-002 Johannes Kepler, estis lanĉita en 2011.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj