Auvernier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Auvernier (stacidomo).
Auvernier
Blazono de Auveriner
Blazono de Auveriner
Blazono de Auvernier
Auvernier
Auvernier
Auvernier
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Milvignes
Koordinatoj  46° 58′ 35″ N 6° 52′ 45″ O / 46.97639 °N, 6.87917 °O / 46.97639; 6.87917 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 35″ N 6° 52′ 45″ O / 46.97639 °N, 6.87917 °O / 46.97639; 6.87917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1597
Areo 1,69 km²
Alteco 433 m super marnivelo
Poŝtkodo 2012
Mapo de Auvernier
Mapo de Auvernier
Mapo de Auvernier
vdr

Auvernier estis ĝis fino de 2012 komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 1597 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 ĝi estis kunigita kun Bôle kaj Colombier al la nova komunumo Milvignes.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Auvernier situas ĉe la norda bordo de la Lago de Neŭŝatelo, rekte okcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo.

La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sur areo de 1,69 km², de kiuj 4% estas kovritaj de arbaro, 48% servas por agrikulturo kaj 46% por setlado.[1]

Iamaj najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Auvernier ĝis fino de 2012 limis en nordoriento al Peseux, en oriento al Neŭŝatelo, en sudo al la Lago de Neŭŝatelo, en okcidento al Colombier, kaj en nordokcidento al Corcelles-Cormondrèche.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Auvernier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 kaj la svisa aŭtovojo A5, kiu sub la vilaĝo estas kondukita tra tunelo kaj al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Auvernier disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Laŭzano. La komunumo estas ankaŭ servata de la neŭŝatela tramlinio n-ro 5 de Neŭŝatelo al Boudry.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la jaro 1855 en Auvernier estis malkovritaj ampleksaj restaĵoj de fostokonstruaĵoj prahistoriaj. Temas pri unu el la plej ampleksaj prahistoriaj setlejoj en nun Svislando.

La unua dokumenta mencio de Auvernier datiĝas al la jaro 1011 kiel Averniacum. En malfrua mezepoko la Grafoj de Neŭŝatelo estis la senjoroj de Auvernier. La senjoroj de Colombing, vasaloj de la Grafoj de Neŭŝatelo ekzercis la servutecon pri la loĝantoj de Auvernier. Ankaŭ la katedrala kapitulo de Laŭzano posedis diversajn rajtojn en Auvernier. En la jaro 1357 la Grafoj de Neŭŝatelo permesis al la loĝantaro de Auveriner la utiligadon de la arbaro de Cottendard, kio kaŭzis konfliktojn kun aliaj vilaĝoj. En la 15-a kaj komence de la 16-a jarcento la loĝantoj de Auvernier sin liberaĉetis de la servuteco kaj fariĝis eksterurbaj civitanoj de Neŭŝatelo. En la jaro 1599 preskaŭ ĉiuj eksterurbaj civitanoj inter kiuj ankaŭ la auvernieranoj rezignis pri la civitanaj rajtoj, kiujn ili reakiris nur en la 19-a jarcento. Ĝis 1848 Auvernier estis parto de la majorejo de La Côte.[2]

Pere de la kunigo de Auvernier, Bôle kaj Colombier al la nova komunumo Milvignes la loko kun efiko de la 1-a de januaron 2013 ĉesis ekzisti kiel memstara komunumo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]