Avangarda ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Avangarda ĵazo estas, simplavorte, libera ĵazo en regula formo (muzikpecoj, strofoj), regula ritmo kaj regula tempo. Aliaj muzikeroj kiel melodio kaj akordoj estas relative liberaj. En partoj de muzikpecoj, t.n. liberaj pasaĵoj, ankaŭ formo, ritmo aŭ tempo fariĝas liberaj.

La vorto avangarda ĵazo ekzistas ekde la 1950-aj jaroj, akiris tamen ekde prosimume 1990 novan kaj pli fiksan signifon. Ekde la tute senliga libera ĵazo de la 1960-aj jaroj proksimume 1980 per libera funko, lige kun muzikistoj kiel James Blood Ulmer (gitaro) kaj Ronald Shannon Jackson (frapinstrumentaro), unuaj pli konataj interŝtupoj de ligita kaj malligitaj ĵazstiloj. En libera funko eksonis libera melodio kaj akordoj super malmola, fiksa ritmo, kia aperas en funko, la tre malmola kaj malmilda muzikstilo de nigrusona deveno en la 1960-aj jaroj, kiu postsekvis la stilon de soulo. Proksimume 1990 estis sonregistrata vasta stilspektro de variaj bandoj en la tiam nova Novjorka koncertejo Knitting Factory (vidu ankaŭ: John Zorn), surmerkatigitaj kiel sondiskolumdisko. Tio okazis tutmonde tiel sukcesa, ke oni serĉis novan nomon por ĉi tiu nova stilkampo, kiu komence aperis kiel miksaĵo.

Du tendencoj atingis pli altan gravecon: la pli libera, por kiu la supre difinita nomo avangarda ĵazo dumtempe venkis; same kiel tendenco baziĝanta sur jidaj muzikeroj (klezmero), kiu alvenis al tute aparta mondvasta sukceso kaj per tio fariĝis fiksa koncepto. La nomo avangarda ĵazo tamen ĉiam restis iomete malstabila, krome enkutimiĝis por ĉi tiu ĵazstilo la nomo eksperimenta ĵazo. Eĉ tria tendenco komencis: la enigo de komputilo je bandkoncertoj anstataŭ muzikisto kiel kvazaŭa „muzikisto“. Tiaj ideoj komence estas ja ankaŭ karakterizaj por avangarda ĵazo, tamen la fino de tiaj evoluoj ne plu estas antaŭvidebla kaj per tio ankaŭ ne la ekesto de novaj stiloj kaj nomoj.