Avangarda metalroko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Avangarda metalrokoavanragda metalo (angle avant-garde metal) estas unu el ĝenroj de metalroko, kiu kunigis elementojn de progresiva metalroko, simfonia metalroko, vikinga metalroko, pagana metalroko, folklora metalroko kaj kelkaj aliaj subĝenroj de metalroko. El ĉiuj metalrokaj ĝenroj ĝi havas plej multajn eksperimentojn per sono, muzikiloj kaj strukturo de kantoj. Preskaŭ ĉion strangan kaj neklasifikeblan, kio tamen sonas kiel metalroko, oni konsideras avangarda metalo.

Avangarda metalroko komenciĝis en fino de 1980-aj - komenco de 1990-aj jaroj. Unuaj grupoj aperis en Svisio kaj Norvegio. Krom kutimaj metalrokaj gitaro, bas-gitaro kaj drumoj, en avangarda metalroko uziĝas klavarinstrumentoj, sinteziloj, violonoj, flutoj kaj multaj muzikiloj de elektronika muziko.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Oni notu, ke rigoraj kadroj de la ĝenro ne ekzistas, ĝi nur vaste difineblas kiel "metalroko kun nekutima sono". La plej gravaj trajtoj por avangardaj metalprojektoj estas jenaj:

Performistoj de avangarda metalroko[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]