Avantasia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avantasia
Avantasia en Fulda, Germanio, la 12-a de Decembro 2010
Avantasia en Fulda, Germanio, la 12-a de Decembro 2010
Bazaj informoj
Deveno Germanio
Ĝenroj Potenca metalroko, metalroko, ŝtonroko
Aktivaj jaroj 1999–nuntempo
Eldoninto AFM, Nuclear Blast
Parencaj
temoj
Edguy, Helloween, Gamma Ray, Andre Matos, At Vance, Magnum, Stratovarius, Rhapsody Of Fire, Virgin Steele, Within Temptation, Impellitteri, Masterplan, Aina, Symphony X, Scorpions, Kiss, Kamelot, Epica, Revolution Renaissance, Place Vendome, Savatage, Jon Oliva's Pain, Yngwie Malmsteen, Heavens Gate
Retejo www.tobiassammet.com
Membroj

Tobias Sammet
Eric Singer
Sascha Paeth
Miro

Antaŭaj membroj

Vidu: Membroj

vdr

Avantasia estas metalroka/potencmetalroka supergrupo kreita fare de Tobias Sammet, la kantisto kaj frontulo de la grupo Edguy. La titolo de la projekto estas miksvorto da la vortoj "Avalon" kaj "fantasia" ("fantazio") kaj priskribas "mondon trans la homa fantazio" (citaĵo de la libreto). La projekto konsistas de unu unuopaĵo, du plenlongaj albumoj kun la subtitolo The Metal Opera (La metalroka opero), du albumetoj nomitaj Lost in Space (Perdita en kosmo) kaj de Scarecrow trilogy (Trilogio de Timigulo), konsistanta de The Scarecrow (La Timigulo), The Wicked Symphony (La malvirta simfonio) kaj Angel of Babylon (Anĝelo de Babelo). En printempo 2013 estis eldonita nova albumo, The Mystery of Time (La mistero de tempo) kaj en 2016 albumo * Ghostlights (Fantomlumoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

"The Metal Operas" (1999–2002)[redakti | redakti fonton]

En printempo 1999, dum turneo Theater of Salvation (Teatro de Savo) , Tobias Sammet komencis noti siajn ideojn por metalroka opero, koncepta albumo kun multaj gastomuzikistoj. Kiam la turneo finiĝis, li komencis rekruti famajn metalrokajn artistojn kiel Michael Kiske, eksa kantisto de Helloween, Andre Matos, Kai Hansen, kaj Rob Rokon (ekse de Axel Rudi Pell, ekse de Angelica, Ekswarrior, Driwer, Impellitteri). La projekto estis registrita kun kvar-membra kernogrupo - Sammet ludanta klavaron kaj aranĝanta orkestraĵojn, Henjo Richter ludantan gitaron, Markus Grosskopf ludanta basgitaron, kaj Alex Holzwarth ludanta drumon. En 2001 estis eldonita samnoma unuopaĵo kaj la unua plenlonga albumo, The Metal Opera. La projekto estis kompletigita en Septembro 2002 per la eldono de The Metal Opera Part II.

"The Scarecrow" (2006–08)[redakti | redakti fonton]

En la fino de 2006, Sammet konfirmis la onidirojn pri tria albumo de Avantasia, planata por eldono en 2008. La 24-an de marto 2007, estis konfirmita ĝia nomo - "The Scarecrow" (" La Timigulo"). The Scarecrow estas nova rakonto, senrilata al la antaŭa, kaj rakontas pri soleca timigulo serĉanta akompanon de amikoj. La albumo estis publikigita la 25-an de januaro 2008, kaj inkludas specialajn gastojn Rudolf Schenker, Sascha Paeth, drumiston Eric Singer, kaj kantistojn Bob Catley, Jørn Lande, Michael Kiske, Alice Cooper, Roy Khan, Amanda Somerville kaj Oliver Hartmann.

"The Scarecrow World Tour" (2008)[redakti | redakti fonton]

Post la eldono de The Scarecrow, Tobias Sammet estis invitita por fari spektaklon ĉe Wacken Open Air. Sascha Paeth, la produktanto/gitaristo de Avantasia, helpis konvinki Sammet-on. Tio rezultis en 13 spektakloj inter 5-a de Julio kaj 13-a de Aŭgusto. La spektakloj en Masters of Rock kaj Wacken Open Air estis filmitaj kaj surbaze de tiuj videofilmoj estis en Marto 2011 eldonita viva DVD The Flying Opera (La Fluganta Opero).


"The Wicked Symphony" & "Angel of Babylon" (2009–10)[redakti | redakti fonton]

En la aŭtuno de 2009, Sammet anoncis eldonon de du novaj albumoj, The Wicked Symphony (La Malvirta Simfonio) and Angel of Babylon (Anĝelo de Babelo), laŭplane eldonotaj la 3-an de April 2010.[1] La rakonto estas daŭrigo de la albumo the Scarecrow kaj tiuj tri albumoj kune estas ofte referataj kiel La malvirta trilogio.[2] Inter specialaj gastoj apartenis: drumistoj Eric Singer, Alex Holzwarth kaj Felix Bohnke, klavarludanto Jens Johansson de Stratovarius, kantistoj Michael Kiske, Bob Catley, Jørn Lande, Tim "Ripper" Owens, Klaus Meine, Russell Allen, Andre Matos kaj Jon Oliva.[3]

"The Metal Opera Comes to Town Tour" (2010–11)[redakti | redakti fonton]

Avantasia 2010, Kaufbeuren (Germanio)

Mallonga (kaj la unua nure de Avantasia) turneo okazis en Decembro 2010, kun escepto de unu koncerto en la festivalo Wacken Open Air en Aŭgusto 2011. La koncertoj daŭris dum preskaŭ tri horoj kaj multaj el ili estis forvenditaj kelkajn tagojn antaŭe. La ensemblo estis preskaŭ la sama kiel dum la Turneo The Scarecrow en 2008, kun nur malgrandaj ŝanĝoj. Amanda Somerville estis la nura ina kantisto. Cloudy Yang, kiu kantis apud Amanda dum la turneo de 2008, ne sursceniĝis. La dua ŝanĝo en la ensemblo estis mankanta Andre Matos, kiu estis anstataŭigita per Michael Kiske, ekskantisto de Helloween. Ĉar la turneon partoprenis ankaŭ Kai Hansen, multfoje okazis ke scenejon kunhavis du ekskantistoj de Helloween.

Ambaŭ turneoj estis dokumentitaj fare de Amanda Somerville kaj la videoj publikigitaj en ŝia YouTube-kanalo.[4] La videoj montras diversajn interesajn postscenajn momentojn, kiel ekzemple provludojn, nuligitajn flugojn aŭ la ensemblon vojaĝantan per kutima trajno.


Membroj[redakti | redakti fonton]

Nuntempaj membroj/The Wicked Trilogy[redakti | redakti fonton]

  • Tobias Sammet
    • Ĉefa kantado (1999–nuntempo)
    • Basgitaro (2007–nuntempo)
    • Klavaro (1999–2002)
  • Sascha Paeth
    • Gitaroj (2006–nuntempo)
    • Produktisto (2006–nuntempo)
  • Eric Singer
    • Drumo (2002, 2006–nuntempo)
    • Kantado (2007)
  • Miro
    • Klavaro (2006–nuntempo)
    • Orkestraĵoj (2006–nuntempo)

The Metal Opera[redakti | redakti fonton]

The Scarecrow World Tour (2008)[redakti | redakti fonton]

The Metal Opera Comes to Town Tour (2010)[redakti | redakti fonton]

Avantasia en Stokholmo, Svedio en 2010

"The Mystery World Tour" (2013)[redakti | redakti fonton]

Avanstasia preparas sian plej grandan mondan turneon por Aprilo 2013. La turneo okazos en Eŭropo, Suda Ameriko kaj Azio sed pliaj koncertoj ankoraŭ ne estas certigitaj.

Kantistoj[redakti | redakti fonton]

Kantisto Asociigita bando Avantasia The Metal Opera The Metal Opera Part II Lost in Space Part I Lost in Space Part II The Scarecrow The Wicked Symphony Angel of Babylon The Mystery of Time
Tobias Sammet Edguy ĉiuj trakoj ĉiuj trakoj ĉiuj trakoj ĉiuj trakoj ĉiuj trakoj ĉiuj trakoj ĉiuj trakoj ĉiuj trakoj, escepte de la trako 8 (Symphony of Life)
Michael Kiske Helloween, Place Vendome, Kiske/Somerville Reach Out for the Light Reach Out for the Light, Breaking Away, Farewell, Avantasia, The Tower The Seven Angels, No Return Promised Land, Lost in Space The Scarecrow, Shelter from the Rain, What Kind of Love Wastelands, Runaway Train Stargazers
David DeFeis Virgin Steele Final Sacrifice Serpents in Paradise, The Tower The Seven Angels, The Final Sacrifice
Ralf Zdiarstek Malleus Maleficarum, The Glory of Rome Memory Black Wings
Sharon den Adel Within Temptation Farewell Into the Unknown
Rob Rock eks-Axel Rudi Pell, eks-Angelica, eks-Warrior, Driver, Impellitteri The Glory of Rome The Seven Angels, Neverland
Oliver Hartmann At Vance The Glory of Rome, Sign of the Cross, The Tower The Seven Angels I Don't Believe in Your Love Stargazers
Andre Matos eks-Shaaman, eks-Angra, eks-Viper, Symfonia Inside, Sign of the Cross, The Tower The Seven Angels, No Return, Chalice of Agony Blizzard On a Broken Mirror
Kai Hansen Gamma Ray, Helloween Inside, Sign of the Cross The Seven Angels, Chalice of Agony
Timo Tolkki Stratovarius, Revolution Renaissance, Symfonia The Tower The Seven Angels
Bob Catley Magnum The Looking Glass, In Quest for The Story Ain't Over Shelter from the Rain, Cry Just a Little Runaway Train Journey to Arcadia
Jørn Lande Masterplan, Ark, Jorn Another Angel Down Promised Land The Scarecrow, Another Angel Down, Devil in the Belfry The Wicked Symphony, Runaway Train, Crestfallen, Forever is a Long Time Stargazers, Angel of Babylon, Rat Race, Down in the Dark, Alone I Remember, Promised Land
Amanda Somerville Aina, Kiske/Somerville Lost in Space, The Story Ain't Over Lost in Space, Lost in Space What Kind of Love, Lost in Space
Roy Khan Conception, Kamelot Twisted Mind
Alice Cooper The Toy Master
Eric Singer Kiss, Black Sabbath, Alice Cooper Ride the Sky
Russell Allen Symphony X The Wicked Symphony, States of Matter Stargazers, Journey to Arcadia
Jon Oliva Savatage, Jon Oliva's Pain Death is Just a Feeling
Klaus Meine Scorpions Dying for an Angel
Tim "Ripper" Owens Yngwie Malmsteen, eks-Judas Priest, eks-Iced Earth Scales of Justice
Cloudy Yang Symphony of Life
Biff Byford Saxon

Muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Muzikisto Asociigitaj bandoj Avantasia The Metal Opera The Metal Opera Part II Lost in Space Part I Lost in Space Part II The Scarecrow The Wicked Symphony Angel of Babylon The Mystery of Time
Tobias Sammet Edguy klavaro (ĉiuj) klavaro (ĉiuj) klavaro (ĉiuj)
basgitaro (10)
basgitaro (ĉiuj) basgitaro (ĉiuj) basgitaro (ĉiuj) basgitaro (ĉiuj) basgitaro (ĉiuj)
Henjo Richter Gamma Ray gitaroj (ĉiuj) gitaroj (ĉiuj) gitaroj (ĉiuj) ĉefa gitaro (3) ĉefa gitaro (2, 3, 4) ĉefa gitaro (2, 3, 6, 7, 8) ĉefa gitaro (10)
Markus Grosskopf Helloween basgitaro (ĉiuj) basgitaro (ĉiuj) basgitaro (ĉiuj)
Eddy Wrapiprou Edguy klavaro (ĉiuj)
Alex Holzwarth Rhapsody of Fire, Angra drumo (ĉiuj) drumo (ĉiuj) drumo (ĉiuj) drumo (3, 7, 8, 10) drumo (1, 2, 3, 11)
Jens Ludwig Edguy ĉefa gitaro (12, 13) ĉefa gitaro (5, 9)
Norman Meiritz akustika gitaro (6) ritma gitaro (10)
Frank Tischer Piano (11) Piano (1, 4, 7)
Timo Tolkki Stratovarius, Revolution Renaissance, Symfonia ĉefa gitaro (1, 10)
Sascha Paeth Aina, Heavens Gate, Kamelot gitaroj (ĉiuj) gitaroj (ĉiuj) gitaroj (ĉiuj) gitaroj (ĉiuj) gitaroj (ĉiuj)
Eric Singer KISS, Black Sabbath, Alice Cooper drumo (10) drumo (ĉiuj) drumo (ĉiuj) drumo (ĉiuj) drumo (2, 4, 6) drumo (5, 7, 9, 10)
Michael "Miro" Rodenberg Aina, Kamelot klavaro (ĉiuj) klavaro (ĉiuj) klavaro (ĉiuj) klavaro (ĉiuj) klavaro (ĉiuj)
Kai Hansen Gamma Ray, Helloween ĉefa gitaro (3)
Rudolph Schenker Scorpions ĉefa gitaro (10)
Jens Johansson Stratovarius, Yngwie Malmsteen klavaro (2)
Bruce Kulick Kiss ĉefa gitaro (6, 11) ĉefa gitaro (5, 9, 11)
Oliver Hartmann At Vance ĉefa gitaro (2, 8) ĉefa gitaro (1, 2, 3)
Felix Bohnke Edguy drumo (1, 5, 9 11) drumo (4, 6, 8)
Simon Oberender orgeno (11) orgeno (9)

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Vivaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Albumetoj[redakti | redakti fonton]

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kompiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. AVANTASIA: New Album Titles Announced (angle). Roadrunnerrecords.com (2009-11-19). Alirita 2012-08-21.
  2. Avantasia (2010-02-22). Avantasia Book - The Wicked Trilogy (angle). Facebook.com. Alirita 2012-08-21.
  3. NEW AVANTASIA EPIC TAKING SHAPE (angle). Tobias Sammet (2009-07-12). Alirita 2012-08-21.
  4. amandasomerville (2011-03-16). Channel of user amandasomerville (angle). YouTube. Alirita 2011-08-07.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Avantasia en la angla Vikipedio.