Aveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aveno
Avena fatua
Avena fatua
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideae
Tribo: Aveneae
Genro: Avena
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aveno estas genro de unu, du aŭ plurjaraj herboj (Avena el graminacoj) kun spiketoj, kiuj pendas sur longaj maldikaj pediciloj kaj kiuj konsistas el 2-3 floroj komune kovritaj per glumoj. Aveno nomatas ankaŭ ties grajnoj.

Oni nomas aveno ĉiun vegetaĵon el la genro Avena. Sed la nomo estas ambigua : Aveno nomas ankaŭ ekzemple Arrhenatherum elatiusTrisetum flavescens kiuj ne apartenas la genron Avena.

Aveno estas uzata kiel karakteriza nutraĵo por ĉevaloj, sed ankaŭ en diversaj formoj kiel manĝaĵo por la homoj.

Kutima aveno (Avena sativa) havas fortan radikaron, tiel ĝi toleras eĉ magran agron. Ĝi estas unujara (120-140 tagoj estas ĝia vegeta periodo), malofte travintra (260-300 tagoj) planto. Ĝi havas kavan, cilidran ŝalmon (tigon) kun pli kaj pli longiĝantaj internodoj. La alterne starantaj folioj estas lancoformaj. Ĉe ties akselo, la ĉirkaŭbrakuma oreleto apenaŭ evoluis. La grapolo konsistas el spikoj, konsistantaj el 2-3 floroj (spiketoj). La floroj estas duseksaj. Oni povas paroli pri unuflanka grapolo aŭ disbranĉanta grapolo. La kariopson kovras flavaj aŭ brunajn kelkfoje nigraj senaristaj paleoj. Oni povas vidi kaveton sur la dorsa flanko de la kariopso. La grajno pintiĝas demeze.

Parazitoj

En sia artikolo L'ergot de l'avoine en Algérie[1] 1923 profesoro de Maison carrée L. Ducellier priskribis atakojn de ergotfungo sur avenoj. Avena sterilis kaj Avena fatua estas kuplo de gastigantoj. Li observis ankaŭ ergotfungo sur Avena sterilis, Avena barbata kaj Avena abyssinica.

Ĉefaj specioj

Referencoj

  1. Bulletin de la société d'histore naturelle d'Afrique du Nord 1923 tomo 14 La Biblioteca Digital del Real Jardín Botánico vidu paĝoj 290-293

Eksteraj ligiloj