Avenuo
Avenuo nuntempe estas larĝa strato por densa veturila trafiko. Ofte avenuoj estis borderitaj per arboj aŭ kun perspektivo al monumento aŭ pejzaĝo; tamen tiaj lastaj karakterizaĵoj estas pli kaj pli maloftaj en stratoj kiujn oni nomas "avenuoj" en modernaj urboj. La vorto havas franclingvan devenon.