Avenuo Montaigne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
8-a Arond.
Paris street enseigne top.svg
Paris enseigne tl.gif
Paris enseigne tr.gif
Avenuo Montaigne
Map pointer.svg
Paris plan wee green jms.jpg
Arondismento(j) 8-a arondismento
Kvartalo(j)
Eko
Fino
Longeco 700 m
Larĝeco
Kreado
Nomigo
Eksnomo(j) Allée des Veuves
Paris enseigne bl.gif
Paris enseigne br.gif

La avenuo Montaigne (franclingve avenue Montaigne) estas strato de Parizo lokita en la 8-a arondismento.

Ekzistas tie multaj butikoj kies specialecoj estas modo kaj lukso, ekzemple Christian Dior, ChanelValentino. La avenuo cetere gastigas plurajn ĵuvelistojn kiel Bulgari, kaj la prestiĝa hotelo Plaza Athenée.

Dum la 1980-aj jaroj, la avenuo Montaigne, same kiel Bond Street por Britio, estis rigardita kiel la plej grava loko en Francio koncerne modon. Ĝi estas hodiaŭ pli grava ol la proksima strato Faubourg Saint-Honoré. Al la firmo LVMH oni plejparte ŝuldas la nuntempan aspekton de la avenuo, ĉar ĝi posedas multajn konstruaĵojn tie.

La avenuo Montaigne antaŭe nomiĝis allée des Veuves (aleo de la Vidvinoj), ĉar la funebrantaj virinoj kutimis kuniĝi tie ĝis la komenco de la 18-a jarcento. Ekde tiam, la strato alprenis la nomon de Michel de Montaigne, la fama franca verkisto de la 16-a jarcento.