Avenuo Prado (Havano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avenuo Prado
Avenuo Prado
Avenuo Prado
Avenuo Prado

La Avenuo Prado hispane Paseo del Prado, estas avenuo en Havano, la ĉefurbo deKubo. En ĝia norda-suda itinero troviĝas la plej antikva parto de la urbo Malnova Havano kaj nur je 100 metroj de la strato Industrio, kiu markas la limon kun Centra Havano, ĝi etendiĝas ekde la Fontano de la Indiĝenino kaj la Placo de la Frateco ĝis la Moleo (Malecón). Ĝi estis konstruita en 1772 dum la kolonia regado de la Markizo de la Torre, Kapitano Generalo de la insulo, kiu tiutempe estis unu el la plej prosperaj hispanaj kolonioj de Ameriko. Ĝia unua nomo estis Alameda de Extramuros (Aleo de Ekstermurego) aŭ de Izabela la 2-a, ĉar ĝi troviĝis ekster la muregoj kiuj ĉirkaŭis la urbon kaj protektis ĝin kontraŭ la atakoj de piratoj kaj korsaroj. En la avenuno Prado ekzistas ok statuoj pri leonoj el bronzo kiuj ŝajnigas prizorgi la avenuon aŭ promenejon

Galerio