Avenuo de la Konstitucio (Sevilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avenuo de la Konstitucio
strato [+]

LandoHispanio
RegionoAndaluzio
SituoSevilo
- koordinatoj37° 23′ 9″ N, 5° 59′ 39″ U (mapo)37.3858-5.99417Koordinatoj: 37° 23′ 9″ N, 5° 59′ 39″ U (mapo)

Longo600 m

Inaŭguro1915

Avenuo de la Konstitucio (Sevilo)
Avenuo de la Konstitucio (Sevilo)
DEC
Avenuo de la Konstitucio
Avenuo de la Konstitucio
Lokigo de Sevilo en Hispanio
Map
Avenuo de la Konstitucio
Vikimedia Komunejo:  Avenida de la Constitución, Seville [+]
vdr
Avenuo de la Konstitucio

La Avenuo de la Konstitucio de Sevilo (hispane Avenida de la Constitución) estas la publika vojo, plej grava en Sevilo kiu ligas la historian urbocentron ekiĝante en la konata placo Pordo de Jerez ĝis Nova Placo en la centro mem de la urbo, kie situas la Urbodomo de Sevilo (Sevilo, Hispanio). Ĝi havas 600 metrojn longe.

La nuna avenuo restis ekster la murego kiu ĉirkaŭis la urbon dum la romia epoko. Kelkaj el ĝiaj partoj estis okupitaj de la Gvadalkiviro. La zono iĝis grava ekde la Malalta Mezepoko, precipe ekde la konstruado de nova moskeo (inaŭgurita en 1176) kaj de la posta rekonkero kastilia en 1248. Tie instaliĝis omercistoj ĝenovaj, manfaristoj kaj monŝanĝistoj, libro-presistoj kaj tajloroj.

Post la malkovro de Ameriko, kaj la elekto de Sevilo kiel ekskluziva haveno por la komerco kun Indioj, la komerca aktiveco de la urbo alte kreskis, la ŝtupoj de la Katedralo servis kiel renkontiĝejo de komercistoj. Ĝia centra punkto estis la Fontano de l'Fero, enklavigita kie nun troviĝas la Preĝejo de la Tabernaklo. Apud la katedralo de Sevilo, pro pretestoj de la komercistoj al kiuj la Eklezio malpermesis la negocadon ĉe la katedralo, la reĝo Filipo la 2-a konstruigis la Var-borson, kie nun sidas la Ĝenerala Arkivo de Indioj.