Averaĝa suntago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observita devojiĝo inter la daŭro de la veraj suntagoj kaj tiu de la averaĝa suntago, dum la periodo 1974 al 2005, mezurita en milsekundoj, rilate al la teoria valoro de 86.400 sekundoj.

Averaĝa suntago estas la koncepto uzita por ĉiuj ĉiutagaj aferoj. Ĝi difiniĝas kiel la tempodaŭro kiun uzas la Suno por alveni du sinsekvajn fojojn en la meridiano de la observanto, laŭ jara averaĝo. La tagoj havas varian daŭron, laŭ la jarepoko en kiu oni estas. Tiu varieblo estas kaŭzata de la ekstercentreco de la tera orbito kaj de la oblikveco de la ekliptiko. Je praktika konsidero oni uzas la koncepton de averaĝa suntago, kiu havas daŭron de 24 horoj aŭ kio egalas, de 86.400 sekundoj.

Laŭ la sama referenco, nome la Suno, estas la koncepto de tropika jaro aŭ tropikjaro, nome daŭro kiun uzas la Tero por sia jara movo. Dum unu tropikjaro la Tero faras 365,242189 rondiron ĉirkaŭ sia akso, kaj tiele unu tropikjaro daŭras 365,242189 averaĝaj suntagoj.