Avers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Avers
Blazono de Avers
Preĝejo de Cresta, komunumo Avers
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Avers
Koordinatoj  46°28′27″N 9°30′49″O  /  46.47417°N, 9.51361°O / 46.47417; 9.51361 (Avers)Koordinatoj: 46°28′27″N 9°30′49″O  /  46.47417°N, 9.51361°O / 46.47417; 9.51361 (Avers)
Nombro de enloĝantoj 172
Areo 93,12 km²
Alteco 1960 m super marnivelo
Poŝtkodo 7447
Komunumkodo 3681
Mapo de Avers

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Avers estas komunumo de la komunumaro Avers kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 172 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la komunumo Avers kongruas kun la valo kaj komunumaro Avers. La valon trafluas la Rejno de Avers, sudorienta fontrivero de Malantaŭa Rejno. La komunumo Avers konsistas de nordo al sudo el la vilaĝoj kaj setlejoj Campsut (germane Oberplatta), Cresta (la ĉefvilaĝo, kie troviĝas la komunuma administracio kaj la preĝejo), Pürt, Am Bach, Juppa kaj Juf (kiu estas sur alteco de 2126 m s.m. la plej alte situnata tutjare loĝata vilaĝo en Eŭropo).

Najbarajo komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Avers limas en nordo al Ferrera, en nordoriento al Mulegns, en oriento al Bivio, en sudo al Bregaglia, kaj en okcidento al Piuro (Italio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Avers situas komplete for de la gravaj trafikvojoj. Dum romia epoko ĝis mezepoko la Septimopasejo, al kiu la aliro pasas tra la valo de Avers estis grava vojo de nordo al sudo. Nuntempe tra tiu pasejo kondukas nura piedpado. La veturebla vojo, kiu kondukas de Zillis al la valo, finiĝas en Juf. Sur ĝi cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Avers datiĝas el la jaro 1292 kiel Anue. La unua daŭra setlejo en la valo de Avers estas verŝajne la gastejo sur Septimopasejo, kie setlis romanĉlingvanoj. Ek de 1280 al la valo almigris valzoj, kiuj unue setlis tute supre en la valo, sed iom post iom loĝadis en la tuta valo kaj germanigis ĝin. Ĝis en la 14-a jarcento la valzaj setlejoj de Avers estis protektaĵo de la urbo Como. Komence de la 14-a jarcento la episkopo de Koiro fariĝis la landa mastro de Avers. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: [ http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1495.php Hermann Weber: Avers en Historia Leksikono de Svislando (2009-09-03)]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]