Aveyron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aveyron (12)
Blason12.PNG
Informoj
Regiono : Sudo-Pireneoj
Prefektejo : Rodez
Subprefektejoj : Millau
Villefranche-de-
Rouergue
Loĝantaro
 - Suma (1999)
 - Loĝdenso

263 808 loĝantoj
30 loĝantoj/km²
Areo 8 735 km²
Arondismentoj 3
Kantonoj 46
Komunumoj 304
Prezidento de
la Ĝenerala Konsilio
Jean PUECH
Situo en Francio
Aveyron-Position.png

Aveyron [averõ'], aŭ okcitanlingve Avairon [abajru], estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi etendiĝas sur 8 735 km² kaj havas 263 790 loĝantojn. La departemento enhavas 304 komunumojn.

La plej granda parto de ĝia teritorio konsistas el altaj ebenaĵoj tranĉitaj per profundaj interkrutejoj. Tiuj ebenaĵoj nomiĝas tie "Causses".

For de la gravaj industriaj centroj de la lando, la ekonomia vivo de Aveyron precipe dependas de agrikulturo (bredado, cerealoj) kaj kelkaj malgrandaj tradiciaj industrioj (fabrikado de fromaĝoj, de ledaj vestaĵoj, de mebloj). Aveyron posedis gravan min-industrion, sed ĝi tute malaperis.

La ĉefurbo de la departemento estas Rodez, alia granda urbo estas Millau [mijo]. Millau fariĝis tiujn lastajn jarojn fama pro la malmuntado de konstruata "Mac-Donald"-a manĝejeto far José Bové, poste pro lia proceso kaj la manifestacioj kaj budoj (inter ili unu por E-o) alimondismaj, kiuj disvolviĝis tiuokaze. Sur la teritorio de Aveyron troviĝas multaj kasteloj, fortikigitaj vilaĝoj, grotoj prahistoriaj, monaĥejoj, sed oni ankaŭ ne forgesu la eksterordinarajn pejzaĝojn sovaĝajn en la interkrutejoj kaj profundaj valoj.

En Aveyron estis surfilmigita la filmo Microcosmos


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]