Aveyron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aveyron
Insigno de Aveyron
Situo de Aveyron
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Sudo-Pireneoj
Numero 12
Prefektejo Rodez
Subprefektejoj Millau
Villefranche-de-Rouergue
Prezidanto de la
departementa konsilio
Jean-Claude Luche
Prefekto {{{prefekto}}}
Statistikaĵoj
Loĝantaro 279 649 (2021)
Areo 8 735 km²
Loĝdenso 32 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 46
Komunumaroj 36
Komunumoj 302
vdr

Aveyron (franca elparolo: [aveʁɔ̃], okcitane Avairon [abajru]) estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi etendiĝas sur 8 735,1 km2 kaj havis 281 370 loĝantojn en 2012[1]. Ĝi havas 302 komunumojn.

La plej granda parto de ĝia teritorio konsistas el altaj ebenaĵoj tranĉitaj per profundaj interkrutejoj. Tiuj ebenaĵoj nomiĝas tie "Causses".

For de la gravaj industriaj centroj de la lando, la ekonomia vivo de Aveyron precipe dependas de agrikulturo (bredado, cerealoj) kaj kelkaj malgrandaj tradiciaj industrioj (fabrikado de fromaĝoj, de ledaj vestaĵoj, de mebloj). Aveyron posedis gravan min-industrion, sed ĝi tute malaperis.

La ĉefurbo de la departemento estas Rodez, alia granda urbo estas Millau [mijo]. Millau fariĝis tiujn lastajn jarojn fama pro la malmuntado de konstruata "Mac-Donald"-a manĝejeto far José Bové, poste pro lia proceso kaj la manifestacioj kaj budoj (inter ili unu por E-o) alimondismaj, kiuj disvolviĝis tiuokaze. Sur la teritorio de Aveyron troviĝas multaj kasteloj, fortikigitaj vilaĝoj, grotoj prahistoriaj, monaĥejoj, sed oni ankaŭ ne forgesu la eksterordinarajn pejzaĝojn sovaĝajn en la interkrutejoj kaj profundaj valoj.

En Aveyron estis filmita la filmo Microcosmos.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj