Aviado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aviado (kiel agado) aŭ aviadiko (kiel scienco, aŭ fako) inkludas kaj flugadon per flug-aparatoj kaj ĉiujn rilatajn aktivadojn.

Hodiaŭ, kiam plimulto de flug-aparatoj estas pli pezaj ol aero (=avioj), temas pri flugado de aeroplanoj kaj de helikopteroj (angle oni nomas tiun ĉi fakon Aviation). En la internacia lingvo oni uzas la teminon Aviado, malgraŭ pli preciza termino (en pli larĝa senco kiel scienco kaj teĥnologio) devus esti Aviadiko.

Komemce de flugado fare de homoj, kiam post la unua ekflugo de varmaera balono de fratoj Montgolfieroj en Francio, estis konataj nur flug-aparatoj malpli pezaj ol aero (=aerostatoj), t.e. balonoj kaj aerŝipoj, oni uzis por la homa flugado la terminon Aeronaŭtiko. Nuntempe, kiam kadre de la Ŝikaga Interkonsento pri la Internacia Civila Aviada Transportado kaj post fondiĝo de la interŝtata organizo ICAO oni uzas nun la terminojn jene:

La pli ĝenerala termino aeronaŭtiko tuŝas ankaŭ la fakon en:Aerospace = aerokosmonaŭtiko, kiu inkludas "aeronaŭtikon kaj kosmonaŭtikon", do ekzeple kosmopramon (aŭ raketoplano), kiu parte flugas kiel aeroplano en la tera atmosfero kaj parte kiel kosmoŝipo en la kosma spaco.

Flugaparatoj

Flugmaŝino - Zepelino - Helikoptero

Aviadistoj

Ernest Archdeacon - Amelia Earhart - Henry Farman - Emilio Herrera - Otto Lilienthal - Charles Lindbergh - Umberto Nobile - Paul Painlevé - Wilhelmine Reichard - Antoine de Saint-Exupéry - Ferdinand von Zeppelin - Franciszek Żwirko

Flughavenoj

Flughaveno O'Hare - Flughaveno London Gatwick

Fluglinioj

Golden Rule Airlines - Ryanair

Aviadilaj konzernoj

Aviado kaj Esperanto

EdE-A > Aviado

Aviado. Henry Farman, la mondfama aviadisto, Paul Painlevé, la ĵus mortinta franca politikisto, jam antaŭ longe estis amikoj de Ernest Archdeacon, pioniro de aerflugado, unu el la gvidantoj de la franca Esperanto-movado. Sed preskaŭ ĉiuj aviadistoj spertas la necesecon de komuna helplingvo. Kiel H. Farman diris, per aeroplano oni atingas dum kelkaj horoj aliajn landojn, sed kaŭzas multajn malagrablojn kaj tempoperdon la fakto, ke la aviadisto ne povas komprenigi sin kun la loĝantaro, kvankam ties servon oni ofte bezonus. La sekvaj detaloj signas la iniciatojn sur tiu ĉi grava tereno. En 1909 en Internacia Aviadista Ekspozicio en Frankfurt estis aranĝita speciala Esperanto informejo. Sam-jare la gazeto "L' Aéro" en Parizo presis lecionojn de Esperanto kaj en 1911 ĝi ĉiusemajne enpresis artikolojn en Esperanto; la Esperanto-parton redaktis Rienzi. En 1911 Gaston Guillaume, prezidanto de Esperanto Sporta Unio, lernis aviadarton en la lernejo de Pauthan, por propagandi Esperanton inter aviadistoj. En Vladivostok oni enkondukis Esperanton en Societo de amatoroj por korespondado eksterlanda. La 1913 la "Sachsonia", aerŝipo de Ferdinand von Zeppelin plenumis aerflugojn kun Esperanto-flago. En septembro de 1925 ISAE prezentis al la III-a Internacia Kongreso de Aera Navigado en Bruselo, deziresprimon, subskribitan de la Aero-Kluboj de Francio kaj Hispanio. "La kongreso, konsiderinte la gravajn servojn, kiujn farus al la aeronaŭtiko la uzado de la helpa lingvo Esperanto en la internaciaj rilatoj, decidis starigi Internacian Komisionon komisiitan por defendi kaj proponi mezurojn ebligantajn la enkondukon kaj disvolvon de la uzado de Esperanto, kiel teknika lingvo de la aera navigado, kaj petis s-rojn Leonardo Torres Quevedo, Paul Renard, Emilio Herrera, Henry Kapferer, E. Archdeacon kaj M. Rollet de l'Isle starigi ĝin, aligante kompetentulojn, kiujn ili juĝos utilaj." En 1927 la gazeto "Les Ailes" presis regule informojn pri Esperanto. Samjare profesoro Théophile Cart gvidis Esperanto-kurson por anoj de Internacia Ligo de Aviadistoj en Parizo, kies prezidanto Clitford B. Harmon esprimis favoron al Esperanto en La Movado. En turista konkurso por aeroplanoj, starigita en 1929 de "Aéro Club de France" kaj akceptita de la federacioj de aera turismo de la ĉefaj eŭropaj ŝtatoj, Esperanto estis akceptita kune kun la germana kaj itala lingvoj. En 1930 dum la Aŭstria Esperanto-Kongreso en Linz la aviadisto Vess Wannek ĉirkaŭflugis la urbon per aeroplano, sur kiu estis pentrita konvena propaganda teksto. Gilbert Ledon interesiĝis pri aviado, kaj publikigis aviadan terminaron en 2002.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.vzlu.cz greke www.perner.cz/historie/letectvi.htm (el Retarkivo 2005) greke www.technicalmuseum.cz/obory/obor08.htm (el Retarkivo 2006) greke www.zone.aktualne.cz/Technika.htm (el Retarkivo 2005)