Avicebron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
MEZEPOKAJ JUDAJ FILOZOFOJ
Avicebron
Avicebron
sekso = vira
nomo = Shelomo ben Yehuda ibn Gevirol
nacio = hispana juddevena
naskiĝoloko = Malago (Islama Hispano)
naskiĝo dato = ĉirkaŭ 1020
mortoloko = Valencio (Hispanio)
mortodato = ĉirkaŭ 1058
aktiveco1 = poeto
aktiveco2 = teologo
aktiveco3 = filozofo

Avicebron, latina esprimo por Salomon ibn Gabirol (hebree: שלמה בן יהודה אבן גבירול, Shelomo ben Yehuda ibn Gevirol; arabe: أبو أيوب سليمان بن يحيى بن جبيرول ‎, Abu Ayyūb Sulaymān ibn Yahyā ibn Jabirūl; Malago, ĉirkaŭ. 1020Valencio, ĉirkaŭ. 1058), estis hispana juddevena poeto, teologo kaj filozofo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La patro de Avicebron, Yehuda, originis el Kordovo kaj pro milito translokiĝis antaŭe al Zaragozo kaj poste al Malago. Restinte baldaŭ orfo de ambaŭ la gepatroj, Salomon tamen daŭrigis en Zaragozo la studon pri la hebrea kaj araba lingvoj, Talmud, matematiko kaj filozofio.

Lia precipa kaj komenca verko estis eble la Anaq (La kolekto), akrostika hebrelingve poemeto, kies nun restas nur malmultaj fragmentoj; deksesajaraĝante, li kompilis alian judlingvan poemeton, Azharoth, bazitan sur la 613 ordonoj de la Torao, tre aprezata en la juda kulturo, kiu ĝin inkluzivis en preĝoplibro kune kun du aliaj liaj poeziaĵoj, la Shir Hakovod (Ĉanto de la gloro) kaj la Shir Hayichud (Ĉanto de la unueco). Alia lia mistika poemeto estas la Keter Malkut (Krono de la regno), speco de sintezo de judaj kredaĵoj kaj novplatonisma filozofio: sed Avicebron kulturis ankaŭ la ĝenrojn panegiro, elegio kaj satiro.

Aviebron esti amiko kaj protektato de Yequtiel ben Isaac, juda veziro de la reĝo Mundhir la 2-a, kiu estos mortigita en 1039, eble pro kalumnioj, post la tumultoj okazigita de la puĉo de Abd Allah ibn Hakam, kaj Avicebron kompilis la funebran parolon, en kiu legiĝas:

"Rigardu la sunon subirantan, ruĝan,
ĝi estas vestita per purpura vualo:
ĝi senvualas la flankojn de la nordo kaj de la sudo,
la okcidento kovriĝas per skarlato;
ĝi forlasas la teron senvestitan
rifuĝiĝante en nokta ombro;
obskuriĝas la ĉielo tiam, kiel estus
ĝi estus funebre garnita pro la morto de Yequtiel."

Avicebron tiam forlasis Zaragozon por Granado, serĉanta lian protektanton en la figuro de Semuel ibn Nagrella, veziro de araba reĝo Badis ibn Habus. Tiam li okupiĝis kiel doma instruisto ĝuste de la veziro Yūsuf, sed ekkonfliktis kun la sama kaj kun influaj membroj de la juda komunumo de Zaragozo: la afero finiĝis per lia forigo de la urbo kun komenciĝo de vivo vagata.

En 1044 Avicebron verkis, arablingve, la Korekto de la moroj, adresita al la arabparolantaj judoj, en kiu li pritratktas pri la malvirtoj kaj virtoj, kaj poste la Elektoj de la perloj, kolekto de moralaj motoj. Dum liaj Tractatus de esse kaj Tractatus de scientia voluntatis perdiĝis kaj konserviĝas nur tadukitaj, restas necertaj la aŭtentikeco de De anima kiu al li estis atribuita.

En la Reĝa krono, estas poemo en kiu estas eksplikitaj teologiaj Avicebronaj principo kaj lia kosmologiaj.

Lia plej fara libro, skribita ĉirkaŭ 1049, estas tamen La fonto de la vivo – la origina araba teksto estas bedaŭrinde perdit tradukita al la latina kaj de Domenico Gundisalvo en la 12-a jarcento kaj de Johano Hispano kun la titolo Fons vitae (fonto de la vivo).[1] Temas pri dialogo dividita en kvin libroj: en la unua la aŭtoro priskribas sian kosmologion, en la dua pritraktas la materion universalan, en la tria la formojn, la kvara la spiritan materion universalan, la lasta okupas la leganton pri la rilatojn inter la materio kaj la formo.

Avicebrom forpasis en Valencio ĉirkaŭ 1058: legendo volus ke lian morton provokis ĉevala treto, eble por igi lian finon simila al tiu de fama rabeno, Yehuda Halevi.

Filozofio de Avicebron[redakti | redakti fonton]

Kiel al-Farabi kaj Aviceno, Avicebron daŭrigis enirigi, en la okcidentan araban-judan penson, elementojn aristotelajn kiel devenantajn el novplatonismo

Lia origina kontribuo konsistas en rezonado pri la materio kaj la formo: laŭ li unu sola materio estas "en" ĉiuj estaĵoj, kaj en ĉiuj filozofiaj entoj videblaj kaj en tiuj ne videblaj aŭ "eteraj". Ĉiu el ili distingiĝas el la aliaj per la malsamo de la formo: «Utilus kiel ekzemplo», skribas Avicebron «la orelringo, la brakringo kaj la ringo, kiuj estas faritaj per oro; iliaj formoj estas malsama, sed la "materio" kiu ilin entenas estas unusola».

La materio "portas" la entaĵojn: ĝi konsistigas, do, la substancon, dum la formo “individuigas” la entaĵojn, distingante inter ili laŭ unuopaj substancoj. La formo egalas, do, la aliaj naŭ kategoriojn – ekskluzive de la substanco mem – kiuj laŭ Aristotelo allasas individuecon al la entaĵoj: la kvanto, kvalito, rilato, loko, tempo, situacio, stato, aktivo kaj pasivo.

La materio kaj formo, ekzistantaj ab aeterno (el la eterneco) en la menso de Dio estis kreitaj – nome emanataj de Dio – ne rekte sed pere de lia libera «Dia Volo», kiu plie unuigas al materio ĉiun unuopan formon: la Volo «estas dia potenco kiu alestigas la materion kaj la formon kaj ilin unuigas, penetras el la alto ĝis la malaalto kiel la animo penetras la korpon kaj en ĝi etendiĝas... Ĝi ĉion movas kaj ĉion regas. La kreado de la aĵoj flanke de la Kreinto, nome la sinteno de la formoj elirantaj el la unua Fonto, kiu estas la Volo, kaj etendiĝas en la materio, povas esti komparata al la sinteno per kiu la akvo eliras el la fonto kaj entrempas iom post iom ĉion kio ĝin ĉirkaŭas; nur ĝi "procedas senĉese", "senmove" kaj "sentempe"».

Pri tiu temo, tamen, ŝajnas ĉeesti en Avicebron diversaj malcertaĵoj kiuj estos pridiskutataj kaj kritikataj de skolastikuloj.

Ne klaras, ekzemple, ĉu la Volo koincidas kun Dio pro la dubo ke ĝi estus nur manifestacio aŭ estus hipostazo, kiel spirita substanco: Avicebron skribas, fakte, ke «en la esto ĉeestas nur tiuj tri: la materio kaj la formo, kaj unua substanco, kaj la Volo kiu staras en la mezo de la ekstremoj».[2] Cetere, ankaŭ laŭ Avicebron, estas «granda mistero tiu en kiu la entoj estas fiksitaj de la Volo kaj el ĝi dependas, ĉar pere de ĝi ĉiu el la formoj de la estoj fiksiĝas en la materio [...] Okazas per la Volo ke la formoj estas laŭregule estigitaj kaj dispoziciitaj, restante sub regado de mem fiksita (vidu: Dia providenco)».

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la juda lingvo Mekor Chayim
  2. «In esse non sunt nisi haec tria: materia videlicet et forma, et essentia prima, et voluntas quae est media extremorum»

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Anaq
  • La korekto de la moroj
  • Elekto de la perloje
  • Azharoth
  • Tractatus de esse
  • Tractatus de scientia voluntatis
  • Keter MalkutLa (Reĝa krono) (ĉeesta ankaŭ en iuj Siddurim, por la vespero de Yom Kippur, post Arvit)
  • De anima
  • Fons vitae

Studoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]