Aviceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezajno de Aviceno el 1271
La unua paĝo de manuskripto, aŭtorita de Aviceno.

Aviceno (Arabe: ابن سينا (Ibn Sina); Perse: ابن سينا (Ibn Sina) aŭ پور سینا (Por Sina); Latine: AvicennaAbitianus; Greke: Aβιτζιανός (Avitzianos)) (naskiĝis ĉ. 980 en Afŝana (apud Buĥaro), kaj mortis en1037 en Hamadano) estis persa islama filozofo kaj kuracisto. Krome oni povas konsideri lin ankaŭ astronomon, fizikiston, Islam-fakulon, kemiiston, Koran-fakulon, matematikiston, poeton, psikologon, scienciston, soldaton, politikiston kaj teologon, do fakte li estis siatempa saĝulo.

Lia kompleta arablingva nomo estas أبو علي الحسين بن عبد الله بن الحسن بن علي بن سينا (Abu-Ali al-Husajn ibn Abd-Allah ibn al-Hassan ibn Ali ibn Sina). Li ankaŭ estas konata, en la araba, kiel la Supera Majstro (الشيخ الرئيس, aŝ-Ŝajĥ ar-Rais). Lia patro estis el Balĥ kaj lia patrino el lia naskiĝloko.

Lia filozofio

Eble li estas la plej fama kaj influa islama filozofo en la Okcidento, sed normale li ne estas estimata en la Oriento. Krome li estis unu el la plej famaj kuracistoj de sia tempo.

Fido kaj racio: Malsimile al sia instruisto al-Farabi aŭ al al-Kindi, Aviceno ne rigardis islamon kiel filozofion por la multaj. Anstataŭe li rekonis, ke la veroj de racio kaj la veroj de la fido ne estas veroj de la sama speco. Mohamedo ne estis populariganto de filozofiaj veroj, ĉar li posedis verojn, kiuj estas preter racio. Du jarcentojn poste Tomaso de Akvino diros ĉi tion en la Okcidento. Sufiismo, mistika speco de islamo, kiu interesis Avicenon, estas simila: per sufiismo, Aviceno vidis, ke mistikismo donis sperton de Dio, kiu estas neatingebla per racio kaj logiko. Tial Aviceno vidis, ke la vojo de la filozofo, de la profeto kaj de la mistikulo ne estis vojoj altaj kaj malaltaj al la identa vero, sed vojoj diversaj al veroj diversaj.

Aviceno influis la penson de la Okcidento inter aliaj per Ibn-Ruŝd kaj Tomaso de Akvino.

Filozofia pensado de Aviceno

Pli detale jen esecaj tezoj de la filozofio de Aviceno:

  • La pura potenco (nura ebleco) estas la materio, kaj la pura ago (faktiteco) (latine: actus, kompleta perfekteco) estas Dio.
  • La ekziston de Dio pruvas ĝuste tio, ke nur Li estas nepra (ĉar absoluta), ĉio alia estas kontigenta (ĉar relativa).
  • Dio estas nepre unu.
  • Ĉio dependas de Dio kaj ekzistas per Dio, kiu estas eterna.
  • De Dio devenas la monda racio, kiel la unua movanto.
  • La kreado estas plurgrada, produktanta la t.n. aktivan intelekton.
  • La tempo kaj la moviĝo estas senĉesaj - senfinaj potence.
  • La homo havas pasivan (ricevan) intelekton, kaj lia celo estas unuiĝi kun la aktiva intelekto, kaj per tiu kun Dio.

Se per la kristana Eŭropo, Islamo prezentis danĝeran defion en diversaj kampoj... milite, politike, filozofie, religie, science... en filozofio la defio ekmalaperis en la epoko de la skolastikuloj, ĉefe kun Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino, kiuj alfrontis la la problemon de la interrilatoj de la du fontoj de kono, kredo kaj racio, per aristotelismo kaj revenante per alia filozofia instrumento, al la sama konkludo de la kristanaj pensuloj de la pasinto: Kredo kaj Racio neniam povas konflikti ĉar diversmaniere devenantaj el la sama fonto, Dio.

Biografio

Komenca vivo

La plej malnovaj kopioj de la dua volumeno de la verko de Ibn Sina nome "Kanono de Medicino" el la jaro 1030.

La nura fonto de informoj por la unua parto de la vivo de Aviceno estas lia membiografio, surpaperigite fare de lia studento Jūzjānī. En la foresto de iuj aliaj fontoj estas maleble esti certa kiom multe de la membiografio estas certa. Fakte li utiligas sian aŭtobiografion por avanci sian teorion pri kono (ke eblas al individuo akiri scion kaj kompreni la aristotelajn filozofiajn sciencojn sen instruisto), kaj estis pridubite ĉu la okazado priskribita estis adapto por kongrui pli proksime kun la aristotela modelo; en aliaj vortoj, ĉu Aviceno priskribis sin kiel studado de aĵoj en la "ĝusta" sinsekvo. Tamen surbaze de la foresto de iu alia indico, la raporto de Aviceno esence devas esti prenita ĉe nominala valoro.[1]

Aviceno naskiĝis ĉ. 980 en Afšana, vilaĝo proksime de Buĥaro (en aktuala Uzbekio), la ĉefurbo de la Samanidoj, persa dinastio en Mezazio kaj Granda Ĥorasano. Lia patrino, nomita Setareh, estis de Bukaro;[2] lia patro, Abdullah, estis respektata ismailana, [3] akademiulo de Balĥo, grava urbo de la Samanida Imperio, en kio hodiaŭ estas Balĥa Provinco, Afganio. Lia patro estis dum la naskiĝo de sia filo la guberniestro en unu el la biendomoj de la Samanida Nuh ibn Mansur. Li havis sian filon tre singarde edukita ĉe Bukaro. La sendependa penso de Ibn Sina estis servita per speciala inteligenteco kaj memoro, kio permesis al li preterpasi liajn instruistojn en la aĝo de dek kvar. Kiel li diris en sia membiografio, ekzistis nenio kiun li ne lernis kiam li atingis dek ok.

Kelkaj malsamaj teorioj estis proponitaj por rigardi la madhab (doktrino) de Aviceno. Mezepoka historiisto ẓahīr al-dīn al-Bayhaqī (m. 1169) konsideris Aviceno'n kiel ano de la Fratoj de Pureco.[4] Aliflanke, Dimitri Gutas kune kun Aiŝa Ĥan kaj Jules J. Janssens protestis ke Aviceno estis sunaista hanafisto.[4][4][5] Tamen, Shia faqih Nurullah Shushtari kaj Seyyed Hossein Nasr, aldone al Henry Corbin, asertis ke li estis plej verŝajna ano de Dekduimamismo.[3][4][6] Similaj malkonsentoj ekzistas sur la fono de la familio de Aviceno, dum kelkaj verkistoj konsideris ilin sunaistoj, pli lastatempaj verkistoj opiniis ke ili estis ŝijaistoj.[5]

Laŭ sia membiografio, Aviceno parkerigis la tutan Koranon antaŭ la aĝo de 10.[7] Li lernis hindan aritmetikon de hinda legomvendisto, kaj li komencis lerni plie kiel vaganta akademiulo kiu gajnis porvivaĵon kuracante malsanulojn kaj instruante la idojn. Li ankaŭ studis Fiĥon (islama jurisprudenco) sub la hanafisma akademiulo Ismail al-Zahid.[8]

Kiel adoleskanto, li estis tre turmentita per la Metafiziko de Aristotelo, kiun li ne povis kompreni ĝis li legis la komentaĵon de al-Farabi pri la verko.[3] Por la venonta jaro kaj duono, li studis filozofion, en kiu li renkontis pli grandajn malhelpojn. En tiaj momentoj de surprizita studado, li forlasis siajn librojn, faris sian ritolavadojn kaj iris al la moskeo, kaj restis en preĝo (salat). Profunde en la nokton, li daŭrigus siajn studojn, kaj eĉ en liaj revoj problemoj persekutus lin kaj laborus al ilia solvo. Kvardek fojojn, laŭ onidiroj, li legis la Metafiziko-n de Aristotelo, kaj ties vortoj restis en lia memoro; sed ilia signifo estis senespere obskura, ĝis unun tagon li trovis lumon, de la malgranda komentaĵo de Farabi, kiun li aĉetis ĉe gazetkiosko per la malgranda sumo de tri dirhamoj. Tiel bonege estis lia ĝojo ĉe la eltrovaĵo, farita kun la helpo de laboro de kiu li atendis nur misteron, ke li hastis por reveni danke al dio, kaj donacis almozon al la senhavuloj.

Li kontaktis medicinon ĉe 16, kaj ne nur lernis kuracistan teorion, sed ankaŭ per nedeviga partopreno ĉe la malsanuloj, laŭ sia propra raporto, malkovris novajn metodojn de terapio. La adoleskanto atingis plenan statuson kiel edukita kuracisto en la aĝo de 18,[7] kaj trovis ke "La medicino estas neniu malmola kaj dorna scienco, kiel matematiko kaj metafiziko, tiel ke mi baldaŭ faris grandan progreson; mi iĝis elstara kuracisto kaj komencis trakti pacientojn, uzante aprobitajn kuracilojn." La famdisvastiĝo de la juna kuracisto rapidis, kaj li traktis multajn pacientojn sen pagopetado.

Matureco

En popola kulturo

La vira nomo "Sina" (literumita ankaŭ kiel "Seena", kio pli proksime respegulas la iranan prononcmanieron) estas komuna nomo en Iran. Tiu populareco estas ŝuldo rekte al la granda respekto por Aviceno, ĉar li estis la nura historia figuro kiu portis tiun nomon.

En la historia romano de Louis L'Amour de 1985 nomvl The Walking Drum, Kerbouchard studas la verkon de Aviceno nome La Kanono de Medicino.

En sia libro The Physician (la doktoro, 1988) Noah Gordon rakontas la historion de juna angla kuracstudento kiu veturas ŝajnigante sin juda el Anglio al Persio kaj lernas el Aviceno, la granda kuracisto tiutempe. La romano estis adaptita al kino en 2013. La rolo de Aviceno estis ludita de Ben Kingsley en la filmo The Physician.

Kvankam li ne estis kristano, vitralo en la katedralo de Milano bildigas lin.

Urbo Bobigny, Francio, havas hospitalon nomitan "Hôpital Avicenne".

Notoj

  1. Encyclopædia Iranica, Avicena biografio
  2. "Avicenna"Encyclopædia Britannica, Concise Online Version, 2006 ([1]); D. Gutas, "Avicenna", en Encyclopædia Iranica, Online Version 2006, (LINK); Avicenna en (Encyclopedia of Islam: © 1999 Koninklijke Brill NV, Leiden, The Netherlands)
  3. 3,0 3,1 3,2 Corbin, Henry. (1993 (originala franca 1964)) History of Islamic Philosophy, Tradukita de Liadain Sherrard, Philip Sherrard. London; Kegan Paul International in association with Islamic Publications for The Institute of Ismaili Studies, p. 167–175. ISBN 0-7103-0416-1. OCLC 22109949 221646817 22181827 225287258.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Janssens, Jules L.. (1991) An annotated bibliography on Ibn Sînâ (1970–1989): including Arabic and Persian publications and Turkish and Russian references. Leuven University Press, p. 89–90. ISBN 978-90-6186-476-9. excerpt: "<expand>... [Dimitri Gutas's Avicenna's maḏhab] convincingly demonstrates that I.S. was a sunnî-Ḥanafî."[2] Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Janssens91" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  5. 5,0 5,1 Aisha Khan. (2006) Avicenna (Ibn Sina): Muslim physician and philosopher of the eleventh century. The Rosen Publishing Group. ISBN 978-1-4042-0509-3. [3]
  6. Seyyed Hossein Nasr, An introduction to Islamic cosmological doctrines", Publikigita de State University of New York Press, ISBN 0-7914-1515-5 Page 183
  7. 7,0 7,1 The Canon of Medicine (work by Avicenna). Encyclopædia Britannica (2008). Arkivita el la originalo je 28 May 2008. Alirita 2008-06-11.
  8. Jorge J. E. Gracia kaj Timothy B. Noone (2003), A Companion to Philosophy in the Middle Ages, p. 196, Blackwell Publishing, ISBN 0-631-21673-1.

Eksteraj ligiloj