Avon River (Ontario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avon River (Ontario)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 25 km
Fluo
Geografio
Landoj Kanado
Regionoj Ontario
Map
vdr
la rivero en Stratford (Ontario)

La rivero Avon - angle Avon River - fluas tra la distrikto Perth de la provinco Ontario de Kanado. Ĝi ricevis sian nomon laŭ la samnoma rivero en Anglio, kiam la urbo Stratford estis fondita borde de ĝi en 1832, kaj tiu urbo baptiĝis laŭ la urbo Stratford-upon-Avon en Anglio ĉe la samnoma rivero Avon, fama pro la dramverkisto William Shakespeare. La rivero fontas nordoriente de Stratford kaj fluas sudokcidenten, enirante la nordan branĉon de la ontaria rivero Tamizo (angle Thames), same nomita laŭ fama angla rivero. Origine ĝi fakte nomatis "Malgranda Tamizo" aŭ angle "Little Thames River".