Alexander William Thomson
El Vikipedio
(Alidirektita el Avoto)
Alexander William Thomson (toms‘n) (ps. Avoto; n. 15-an de marto, 1896 en Hammersmith apud Londono – m. 1982) estis brita esperantisto, honora membro de la UEA kaj taksa komizo en fabrikejo de elektraj kabloj. Esperantisto de 1911. Fondinto de grupo en Bexleyheath (instruis al skoltoj kaj al belgaj rifuĝintoj), 1914. Fondinto kaj prezidanto de Skolta Esperantista Ligo, 1918. Fondinto de Psiĥa Esperanto Ligo, 1934. Predikis ĉirkaŭ 12-foje ĉe Esperanto diservo en Londono. Verkoj: „Rimvortaro Esperantista“, 1918; diversaj artikoloj kaj versoj en Esperantaj gazetoj.
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Biografieto ĉe "Originalaj aŭtoroj de Esperanto"
