Avraham Stern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Abraham Stern.
Avraham Stern
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1907 (1907-12-23)
en Suwałki
Morto 12-an de februaro 1942 (1942-02-12) (34-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Nahalat Yitzhak Cemetery vd
Lingvoj hebreajidorusa vd
Ŝtataneco PollandoPalestino vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo vd
Familio
Gefratoj David Stern vd
Infanoj Yair Stern vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • teroristo vd
Laborkampo cionismo vd
Verkado
Verkoj Hayalim Almonim vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Avraham SternAbraham "Yair" Stern (Suwalk, Pollando, 23-a de decembro de 1907 - Tel Avivo, Israelo, 12-a de februaro de 1942) estis la fondinto kaj estro de la cionisma organizo Leĥi (akronimo en hebrea de "Lohamei Herut Israel", signife al "Luktantoj por la Libereco de Israelo").

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Pollando, elmigris al Eretz Israel dum la Brita Mandato Palestino en 1925. Li faris studojn en la Hebrea Gimnazio de Jerusalemo kaj poste eniris en la Hebrea Universitato de Jerusalemo sur la Monto Scopus. Li specialiĝis en Klasika Filologio kaj greka kaj latina literaturoj. Ekde fruaĝo li aliĝis al la Irguno.

Rezistado[redakti | redakti fonton]

Li fondis la Leĥi en 1940, disigante el Irguno, kiam tiu lasta unuiĝis al la Haganah por apogi la britojn en la lukto kontraŭ la naziismo dum la Dua Mondmilito.

Stern malakceptis kunlabori kun la Britoj, postulante ke nur la konstanta lukto kontraŭ la brita imperio kondukus eventuale al juda sendependa ŝtato kaj tiele oni solvus la situacion de la judoj en la Diasporo. La brita malakcepto permesi ke la judaj rifuĝintoj de la Nazia Germanio eniru al Mandato, plifirmigis lian kredon ke lia politiko pravas.

Stern estis mortigita en la 12-a de februaro de 1942 fare de la brita polico. Li estis arestita en la apartemento en Tel Avivo kie li kaŝiĝis kaj poste estis ekzekutita pro la fakto ke li estis la estro de la Leĥi.[1]

Lehi Muzeo en Tel Aviv. La ĉambro kie Abraham Stern mortis, la 12-an de februaro 1942.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amichal Yevin, Ada (1986). In purple: the life of Yair-Abraham Stern. Tel Aviv: Hadar Publishing House, paĝo 290.