Avram Iancu (advokato)
El Vikipedio
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Avram Iancu |
| Avram Iancu | |
|---|---|
| Naskiĝo | 1824 en Vidra de Sus (tiam Hungario) |
| Morto | 10-a de septembro 1872 en Baia de Criș (tiam Hungario) |
| Portalo pri Homoj | |
Avram IANCU, naskita en 1824 en Vidra de Sus, mortinta la 10-an de septembro 1872 en Baia de Criș, estis ruman-etna transilvania advokato. En 1849 li estis fakta reganto de la montoj Apuseni kaj komandis trupon de rumanaj transilvanianoj, kiuj batalis aliance kun aŭstrianoj kontraŭ revoluciaj hungaraj trupoj.
Post la unua mondmilito, kiam Hungario devis cedi Transilvanion al Rumanio, Iancu iĝis ia nacia heroo. Kvankam li batalis kontraŭ la hungara revolucio, li mem estas konsiderata revoluciulo, ĉar lia celo estis nuligi la hungaran regadon de Transilvanio.
Okaze de lia 100-a naskiĝdata reveno lia naskiĝloko alprenis lian nomon. Ankaŭ pluaj aliaj lokoj en Rumanio portas tiun nomon.