Avrillé (Maine-et-Loire)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Avrillé
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Maine-et-Loire
Arondismento Angers
Kantono Angers-Nord-Ouest
Urbestro S-ro Marc Laffineurt
2008-2013
Poŝtkodo 49240
Kodo laŭ INSEE 49015
Demografio
Loĝantaro 12 991
1999
Loĝdenso 819 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
47°30′28″N 0°35′16″U  /  47.50778°N, 0.58778°U / 47.50778; -0.58778 (Avrillé (Maine-et-Loire))Koordinatoj: 47°30′28″N 0°35′16″U  /  47.50778°N, 0.58778°U / 47.50778; -0.58778 (Avrillé (Maine-et-Loire))
Alto De 17 ĝis 62 m
Areo 15,85 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Avrillé
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Avrillé estas franca komunumo, situanta en la departemento Maine-et-Loire, en la administra regiono Luarlandoj.

Enhavo

[redakti] Geografio

Avrillé nord-okcidente tuŝas urbon Angers. Ĝi situas sur teritorio relative ebena, kun grundo origine arboplena kaj riĉa je ardezoj.

Avrillé situas 5 minutojn for de Angers, je 1 h 30 de Parizo per TGV, 90 km de Nantes, 120 km de Rennes, 130 km de Tours kaj 140 km de Poitiers.

Kun pli ol 13 000 loĝantoj, Avrillé estas la 4-a urbo de la departemento Maine-et-Loire.


[redakti] Demografio

Demografia evoluo de Avrillé (Maine-et-Loire) inter 1962 kaj 1999
1962 1968 1975 1982 1990 1999

3.034

4.603 9.386 10.811 12.878 12.991
fonto : http://www.insee.fr/fr/ffc/docs_ffc/psdc.htm.


[redakti] Gravuloj

  • Charles de Gondi : Senjoro de Avrillé de 1520 ĝis 1540, praido de familio de florancaj bankistoj, li posedis la bienon de Raffoux. Li estis protektanto de Clément Janequin kaj tiu ĉi estis baptopatro de liaj infanoj baptitaj en la preĝejo de Avrillé.
  • Charles Goddes de Varennes : nobelo el la falkoĉasistoj de la reĝo, li en 1606 akiris la kastelon de la Perrière. Lia filo François, naskiĝinta en 1593, estis Ŝtat-Konsilisto, ordinara nobelo de la Asembleo en 1648, iĝis eksterordinara ambasadoro de la reĝoj Ludoviko la 13-a et Ludoviko la 14-a. Pro tio, li estis taskita per multaj misioj, kiuj lin kondukis interalie en Konstantinopolon. Li mortis la 13-an de julio 1680.
  • Clément Janequin : naskiĝinta en Châtellerault ĉ. 1485. Post studoj pri religio kaj muziko en Bordozo, li retrovis sian fraton Simon en Angers en 1531 kaj tie iĝis kapelestro, kaj poste mastro de la kantistaro en la katedralo Saint-Maurice. Nomumita parokestro de Avrillé en 1532, li lasis la postenon al sia vikario Jehan Garande, cele dediĉi sin al siaj muzikaj komponaĵoj. Protektita de François de Gondi, senjoro de Avrillé. En 1540, li definitive enloĝiĝis en Parizo kie, en 1549, li ricevis la titolon de « ordinara komponisto de la Reĝo ». Li mortis en 15581559. Nuntempe, gimnazio de Avrillé havas lian nomon.
  • René Gasnier (1874-1913) : estis unu el la ĉefaj promociantoj de aviado en Francio. En 1908, li sukcesis sian unuan flugon laŭ distanco de ĉirkaŭ 1 kilometro je alteco de... de 6 ĝis 7 metroj ! Aktive partoprenis en la kreado de la flughaveno de Angers-Avrillé kaj tie en 1910 organizis la unuan rapidkonkurson de flugaparatoj "Angers-Saumur".
  • Eric Tabarly (1931-1998) : veselkapitano, fama navigisto, akcidente mortinta en la Irlanda Maro. Lia familio loĝis en la farmbieno de la Chalouère en Avrillé. Sportejo havas lian nomon.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj