Avry FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Avry ĉe Matran)
- La mallongigo FR en Avry FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Avry.

Avry
Blazono de Avry
Blazono de Avry
Blazono de Avry
Kapelo Sankta Triuneco en Avry
Kapelo Sankta Triuneco en Avry
Kapelo Sankta Triuneco en Avry
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 47′ 18″ N 7° 4′ 28″ O / 46.78833 °N, 7.07444 °O / 46.78833; 7.07444 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 18″ N 7° 4′ 28″ O / 46.78833 °N, 7.07444 °O / 46.78833; 7.07444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1705
Areo 5,83 km²
Alteco 679 m super marnivelo
Poŝtkodo 1754
Komunumkodo 2174
Mapo de Avry
Mapo de Avry
Mapo de Avry
vdr

Avry (prononcu Avri) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1705 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Avry situas en la Friburga Mezlando. 7 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Friburgo al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Avry-Bourg kaj Avry-Centre kaj la industria kvartalo Rosé apud la stacidomo, kiuj formis ĝis 2000 la komunumon Avry ĉe Matran, kaj la vilaĝo Corjolens. Ĉe la nordokcidenta limo de la komunumo sur la teritorio de Noreaz situas la Lago de Seedorf.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,83 km², de kiuj 11,5% estas kovritaj de arbaro, 72,2% servas por agrikulturo kaj 15,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Avry limas en nordo al Noréaz, en nordoriento al Chésopelloz, en oriento al Corminboeuf, en sudoriento al Matran, en sudo al Neyruz, en sudokcidento al La Brillaz, kaj en okcidento al Prez-vers-Noréaz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Avry pasas la kantona ĉefvojo n-ro 181 de Friburgo al Payerne kaj konekta vojo de Avry al Matran. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 4 kilometrojn sudoriente de la komunumo. Per la stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano en Rosé kaj tri buslinoj de la kompanio Transporto Publika Friburga la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Avry estiĝs kun efiko de la 1-a de januaro 2012 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Avry ĉe Matran (france Avry-sur-Matran kaj germane Avry ob Matran) kaj Corjolens.[3]

La unua dokumenta mencio de Avry datiĝas el la jaro 1162 kiel De Avriei. Ek de 1442 Avry apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Novurba Flago de la Malnova kamparo de Friburgo. Post la malvenko de la malnova reĝimo ĝi estis integrita al la distrikto Friburgo. Post ties malfondo en la jaro 1848 Avry estis integrita al la distrikto Sarino. [4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]