Ayn Rand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ayn Rand
Ayn Rand (1925)
Ayn Rand (1925)
Persona informo
Naskonomo Алиса Зиновьевна Розенбаум
Aliaj nomoj Ayn Rand
Naskiĝo 2-a de februaro 1905
en Peterburgo, Rusa Imperio
Morto 6-a de marto 1982
en Novjorko, Usono
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Kensico Cemetery
Lingvoj rusaangla
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioUsonoRespubliko Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respublikosennacieco
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Subskribo Ayn Rand
Familio
Edz(in)o Frank O'Connor
Infanoj 0
Okupo
Okupo dramaturgofilozofo • romanisto • scenaristo • literaturkritikisto • eseisto • ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • verkisto
Verkoj Atlas Shrugged
The Fountainhead
We the Living
Anthem
La Virto de la Egoismo
TTT
Retejo https://aynrand.org/
vdr

Ayn RAND ([ajn rand]; denaska nomo Alisa Zinovjevna ROSENBAUM; naskiĝis la 2-an de februaro 1905 en Peterburgo; mortis la 6-an de marto 1982 en Novjorko) estis usona verkistino kaj filozofino plej konata pro sia sistemo de penso, kiun ŝi nomis Objektivismo. Ŝi ankaŭ verkis romanojn, ekzemple The Fountainhead, Atlas Shrugged, We the Living, kaj Himno.

Pensoj

La filozofio de Ayn Rand estas Objektivismo, la eksentoj devus esti submetitaj al racio; se ne, la homo bazus sian vivon kun ĥimeroj bazitaj sur siaj representoj de la mondo anstataŭ sur faktoj. Ŝi ne neas la eksentojn tamen ŝi konsideras ke la homo kiu sin perdigas en eksentoj provas fuĝi realecon.

Biografio

Ayn Rand naskiĝis en Sankt-Peterburgo en 1905 en familio de mezklasaj agnostikaj judoj. Post la Rusa Revolucio la familio fuĝis al Krimeo, sed poste revenis al la naskiĝurbo. Fine de 1925 ŝi foriris eksterlanden por viziti familianojn en Usono. Ŝi restis tie de tiu momento.

Ŝi vojaĝis al Hollywood kaj fariĝis scenaristo, kaj ŝanĝis sian nomon al Ayn Rand.

Ŝi ludis malgrandajn rolojn en filmoj, interalie de Cecil B. DeMille. Ŝi konatiĝis kun la aktoro Frank O'Connor, kun kiu ŝi edziĝis en 1929. En 1931 ŝi fariĝis usona civitano.

Ŝia unua sukceso estis la vendo de sia scenaro Red Pawn en 1932 al Universal Studios. En 1934 la teatraĵo Night of January 16th estis prezentita en Broadway. La verko estis juĝproceso, en kiu la publiko povas elekti la finon.

En 1936 ŝi publikigis We the Living kritika al la rusa reĝimo, kaj en 1938 ŝi verkis Himno (Anthem), kiu ne trovis sukceson en tiu momento.

Ŝia sukceso alvenis en 1943 per la publikigo de The Fountainhead. Ĝi estis tutplaneda sukceso, kaj en 1949 estis adaptita por la kino.

En 1957 ŝi publikigis sian ĉefan verkon Atlas Shrugged, romano kiu konfrontas entreprenistojn kun socio ŝtatisma. Ĝi estis furore vendita, kaj fariĝis tre influa, ĉefe en Usono.

En 1950 Ayn Rand kreis grupon konatan kiel "La Kolektivo" kun Alan Greenspan, posta prezidanto de la Usona Centra Banko kaj Nathanael Blumenthal (poste nomata Nathaniel Branden). La cirklo prenis plian gravecon, kaj helpis disvastigi la ideojn de Rand, kiuj estos konataj kiel Objektivismo.

La rilato inter Branden kaj Ayn Rand fariĝis amora, kun la konsento de la respektivaj geedzoj, malgraŭ la diferenco de aĝo inter ambaŭ (Branden estas pli juna). La paro disiĝis persone kaj filozofie depost 1968, kio kondukis al la kreado de du apartaj grupoj.

Ŝi mortis en 1982 en Novjorko.

Ideoj

La filozofio de Ayn Rand konsideras sin forte raciisma. La emocioj devas submetiĝi al la objektiveco.

Ŝi estis tre influa por granda parto de la elito. Ŝia grupo estis akuzita en diversaj okazoj esti speco de sekto.

Bibliografio

Fikcio

Nefikcio

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj